佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 7420|回复: 0

[转帖]中国宗教史概述 Skizo de la religia historio de Chinio

[复制链接]
发表于 2010-5-9 14:42:42 | 显示全部楼层 |阅读模式
[转帖]中国宗教史概述 Skizo de la religia historio de Chinio



http://www.espero.com.cn/07k/07k-5r/07k-5-7.htm

de WA NA

  Kvankam antau la 17-a jc a.K. en Chinio estis ghermo de religio, t.e. kulto de totemo, tamen nur komence de la unua jarcento en Chinio aperis religio en la vera senco. La tri gravaj religioj de la mondo, t.e. budhismo, kristanismo kaj islamismo, enkondukighis en Chinion en malsamaj tempoj, dum taoismo estis unuigho de diversaj doktrinoj en la antikva Chinio kaj absorbis filozofian penson de Laozi kaj Zhuangzi, kaj ghi nature originis de la china kulturo. La supre menciitaj kvar religioj havis chiun sian prosperon kaj kune formis la religian historion de Chinio.

Totemo kaj supersticho

  Antau Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.) la chinoj estis tre superstichaj kaj tiam furoris sorchado kaj sorchistoj estis tre potencaj en la lando. La homoj timis venton, pluvon, tondron fulmon kaj aliajn naturajn fenomenojn, char mankis al ili fundamenta scio pri la naturo. Ili havis grandan malfacilon en batalo kontrau la naturo, tial ili nature deziris helpon de dioj en solvo de la malfacilo.

  Antau Shang-dinastio (komence de la 17-a jarcento a.K. --ch.11-a jarcento a.K.) oni kultis totemon. Oni ekkultis totemon jam en la klana socio. Tio ja estis la plej frua dio. Siatempe ili kredis, ke iliaj prapatroj devenis de totemo.

  En Chinio estis multe da totemoj, kiaj drako kaj fenikso.

  Komence de Shang-dinastio ghenerale oni kultis siajn prapatrojn, chiufoje oferante al ili 300 bovojn, tamen ili devis kulti totemon kiel sian unuan prapatron kaj poste la prapatrojn N¨¹wa kaj Fuxi.

  En Shang-dinastio oni kredis, ke sur la chielo estas la plej alta dio, kiu povas gvidi aliajn diojn kaj homojn, dum la regho estas lia delegito en la homa mondo, pro tio la regho havas pli grandan autoritaton. Tiam oni opiniis, ke iuj dioj estas bonaj kaj aliaj malbonaj.

  En la antikva Chinio ofte okazis inundo kaj plej timiga estis la Flava Rivero. En la kulto oni devis oferi knabinojn al la rivera dio. Pro tio en la antikveco la kultado estis terura afero, char oni devis oferi la homan vivon, inkl. de reghidino.

  En la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) aperis kulto al feoj kaj chiuj reghoj volis serchi eliksiron por farighi feoj eterne junaj.

  Antau la Orienta Han-dinastio (25-220) en Chinio ne estis religio, tamen estis supersticho.

Budhismo


  Budhismo enkondukighis en Chinion komence de la Orienta Han-dinastio.

  Ghi, kreita de Gotamo, reghido en la antikva Hindio, estas unu el la tri chefaj religioj de la mondo. Liaj dischiploj nomis lin Shakjamunio.

  Imperiestro de la Orienta Han-dinastio sendis peti hindan bonzon por prediki en Chinio. Hindaj bonzoj, portante sutrojn kaj bildon de Shakjamunio per blanka chevalo, venis en Luoyang, tiaman chefurbon de Chinio, kaj helpate de la kortego, konstruigis Templon Baima (Baima signifas blankan chevalon en la china lingvo). Ghi estas la unua budhisma templo en Chinio.

  Budhismo proponas asketismon kaj vegetarismon kaj la bonzoj ne edzighas. Ili volas intershanghi abnegacion de la nuna vivo kontrau ghuo post sia metempsikozo.

  Post 220 p.K. en la china socio katastrofis militoj kaj la popolo vivis tre mizere kaj multe da homoj deziris shanghi la nunan malfelichon kontrau felicho post sia metempsikozo kaj tial potencighis budhismo. Tiam la regantoj energie trumpetis pri budhismo. Budhismo havas doktrinojn pri metempsikozo kaj karmo kaj asertas, ke chiuj povas budhighi. Post naskigho de chan-sekto ghi opinias, ke kompreninte, oni povas budhighi. La budhisma teorio estas favora al regado de imperiestroj, kiuj opiniis, ke se chiuj popolanoj konvertighas al budhismo, la socio farighos eterne paca kaj la politika regado estos stabila.

  En la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589) chiuj regantoj pledis por budhismo, kiu do prosperighis tiutempe. Iuj suverenoj prenis ghin kiel shtatan religion. Tiam sole en Nankino estis 480 budhismaj temploj kun pli ol cent mil bonzoj kaj bonzinoj. Iuj temploj estis grandiozaj kiel reghpalaco.

  En la Norda Wei-dinastio (386-534) oni dedichis grandan energion al budhismaj aferoj. Tiam oni faris budhan statuon el 50 tunoj da kupro kaj 300 kilogramoj da oro. Oni konsumis 23 jarojn kaj grandajn materialojn por elhaki shtonan kavernaron Longmen en Luoyang kaj chizi shtonan budhon. La Norda Wei-dinastio konstruis 30 mil budhismajn templojn, kie vivis 2 milionoj da gebonzoj.

  De tiam budhismo prosperis en chiuj lokoj de Chinio. Poste ghi splitighis en du sektojn. Ghi prosperis longatempe en Chinio kaj multe da chinoj kredis je ghi. Ech hodiau budhistoj daure konstruis templojn kaj faris budhajn statuojn. Preskau duono de la chinaj pitoreskejoj havas rilaton kun budhismo.

Taoismo

  Budhismo, taoismo kaj konfuceanismo havas profundan influon sur la china kulturo kaj estas rigardataj kiel tradicia ideologio de la china popolo. Taoismo estas unuigho de diversaj superstichoj en Chinio. Ghi naskighis en ch. 200 p.K. fine de la Orienta Han-dinastio.

  Taoismo originis en Chinio. Ghi unuigis la totemojn, diojn, prapatrojn kaj naturan kultadon.

  Ghi prenas Laozi kiel sian kreinton, tamen la majstroverko de Laozi ne havas enhavon de supersticho. La filozofiaj pensoj de Laozi kaj Zhuangzi estas konsistiga parto de taoismo, tamen ili aperis pli frue ol taoismo kaj sekve ne apartenas al religia kategorio.

  La vera kreinto de taoismo estas Zhang Daoling fine de la Orienta Han-dinastio.

  En la historia periodo Tri Regnoj (220-280) aperis religio "Kvin dou da rizo" (dou estas mezurunuo por greno, kiu egalas 10 litrojn). Por kuraci malsanon oni devis pagi kvin dou da rizo. Ghi estas brancho de taoismo, tamen dekadencis poste.

  Multaj reviziis la doktrinon de taoismo kaj bonordigis antikvajn receptojn vivlongigajn. Ech hodiau iuj kredas je taoisma vivlongigo per memkulturado. Char pli kaj pli multe da homoj ne kredas vivlongigajn receptojn, tial taoistoj ne estas tiel grandnombraj kiel budhistoj.

  Nun en suda Chinio taoismaj temploj estas pli multaj ol en norda Chinio.

Islamismo

  Islamismo originis de Arabio. Ghi enkondukighis en Chinion en Tang-dinastio (618-907). Komence ghi estis predikata en nordokcidenta Chinio kaj poste en Yunnan kaj pli poste en aliaj lokoj de Chinio. Char unue ghi popularighis inter la huj-nacianoj, tial en Chinio ghi havas alinomon huj-religio. Kun senchesa translokigho de hujoj islamismo popularighis ankau en la sudo kaj nordo de Chinio.

Kristanismo

  En Tang-dinastio kristanismo nomighis jing-religio. Nun en Xi'an ankorau konservighas shtona steleo, kiu konigas, ke jing-religio estas kristanismo enkondukita de aliaj landoj en Chinion.

  En 1600, kiam Chinio estis regata de Ming-dinastio, itala misiisto Matteo Ricci venis en Chinion por prediki kristanismon. Komence li predikis en Guangdong kaj poste en Nankino.

  Por predikado li amikighis al multaj chinoj kaj kune kun ili tradukis gravajn okcidentajn verkojn matematikajn kaj filozofiajn, tial la okcidentaj sciencoj enkondukighis kun religio en Chinion.

  Post la Opia Milito en 1840 kristanismo rapide popularighis en Chinio. Tiam eksterlandaj misiistoj konstruigis preghejojn en Chinio. Char tie okazis iuj filantropiaj aktivadoj, tial multe da malrichuloj kredis je ghi kaj dank' al tio ghi popularighis en Chinio. Nun ghi havas multe da organizoj en Chinio.

Lamaismo

  En Tang-dinastio budhismo enkondukighis en Tibeton tra Himalajo kaj miksighis kun nigra religio, loka religio en Tibeto, kaj farighis rugha sekto, de kiu naskighis flava sekto iom poste.

  La flava sekto de budhismo estis kreita de Congkapa en la komencaj jaroj de Ming-dinastio (1368-1644). Li havis tri chefajn dischiplojn, t.e. Dalai, Benchen kaj Zhebu Zundanba.

  Dalai regis en la Antaua Tibeto (regiono proksima al internaj lokoj de Chinio), Benchen en la Posta Tibeto (proksime al Himalajo) kaj Zhebu Zundanba sur la Mongola Altebenajho. La bonzo de la flava sekto nomighas lamao, tial la flava sekto nomighas ankau lamaismo. Lamaoj kredas je budhismo.

  Lau la rugha sekto la bonzoj povis edzighi, sed tiuj de la flava sekto ne. Post Ming-dinastio la rugha sekto pli kaj pli kadukighis, dum la flava sekto prosperighis.

  Lamaismo estas kombinajho de registaro kaj religio. Ghi gvidis religion, registaron, armeon kaj jughejojn.

  En Tibeto multaj knaboj, atinginte difinitan aghon, devas servi en lamaejo, samkiel knaboj devas viziti lernejon. Tial se en iu familio estas du knaboj, unu el ili devas servi en lamaejo. Se tiu familio havas tri knabojn, do du el ili devas servi en lamaejo. Estas malpermesite por lamaoj edzighi, tial la tibetanoj produktighas malmulte. Kaj krom tio la naturaj kondichoj en Tibeto estas malbonaj, tial la loghateco estas maldensa.

  En nordokcidenta Chinio estas blanka sekto kaj bunta sekto. Ili ambau estas branchoj de lamaismo, iom diferencaj de la flava sekto.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-28 20:36 , Processed in 0.067857 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表