佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 6288|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

[转帖]我为第十世和第十一世班禅喇嘛拍照 Mi faris fotojn por Banchen-lamaoj la

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-9 14:44:32 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖]我为第十世和第十一世班禅喇嘛拍照 Mi faris fotojn por Banchen-lamaoj la 10-a



http://www.espero.com.cn/07k/07k-5r/07k-5-1a.htm

de CHENG WEIDONG

  Kiel fotisto mi iam oficvojaghis en Tibeto kun Banchen Erdini la 10-a. Dum 1988-1998 mi funebris pri Banchen la 10-a kaj gratulis Banchen la 11-an pro lia surtronigho post la konfirmo de la tiro de loto el ora urno. Kiam mi faris fotojn pri tiuj gravaj eventoj, restis al mi multaj neforgeseblaj rememoroj.

LA LASTAJ FOTOJ

  Tuj post la Novjara Tago de 1989, Banchen la 10-a preparis vojaghon al Tibeto por inauhguri la komunan relikvan stupaon por Banchen-lamaoj la 5-9-aj. Estis vintro. Multaj persvadis, ke li iru en alia sezono, char oksigeno ege mankas al Tibeto en vintro. Sed li insistis, dirante, ke estas neshanghebla la tago de inauguro decidita post sutrolegado kaj augurado.


  Antau la vojagho li preparis por chiuj konatoj donacojn, inter kiuj estis liaj fotoj. Donacante ilin, li diris chiam kun rideto: "Ne forgesu, ke Banchen la 10-a estas dikulo." Tiam neniu havis tempon multe pensi pri tio, char liaj 20 tagoj en Tibeto estis plene aranghitaj. Preskau chiutage li povis ripozi nur en profunda nokto. Chiufoje, kiam liaj kuracistoj volis fari al li korpo-ekzamenon, li, frapante la bruston, diris, ke li tre bone fartas.


  La 28-an de januaro mi intervjuis lin. Li parolis en bona humoro pri Congkapa, fondinto de la flava sekto de la tibeta budhismo, pri la forpasintaj Banchen-lamaoj, kiuj amis kaj la patrolandon kaj la religion, pri la religia politiko de la shtato, pri sia ideo disvastigi la tibetan budhismon...Ech antauhvespere de sia forpaso li gaje cheestis amuzan vesperon. Vidinte, ke li estas ege ghoja, mi levis mian foto-aparaton kaj faris kelkajn fotojn por li. Sed tute ekster mia atendo, tio estis liaj lastaj fotoj.

"NI FARU DENOVE"

  Kvankam Banchen Erdini la 10-a estis gvidanto de la tibeta budhismo kaj unu el la shtataj gvidantoj, tamen li estis alirebla kaj serena. Chiufoje, kiam mi volis foti auh intervjui lin, li gaje akceptis tion, kaj kelkfoje li ech atentigis min pri lumo kaj shparo de filmo.


  Tiutage, post inauhguro de la relikva stupao, oni prezentis donacon al li por esprimi respekton. Ankau mi volis tion fari, sed mi portis kun mi nenion alian krom la foto-aparato. Do, mi prenis blankan silkan rubandon kaj diris al li kun rideto: "Majstro, mi nenion preparis, do mi prezentas al vi la blankan silkan rubandon pruntitan che vi." Kiam mi respektoplene prezentis la rubandon al li, li frapetis mian kapon kaj diris kun rideto: "Vi multe laboris, mi donacas ghin al vi." Kiam li metis la rubandon sur mian kolon, la lampeto de la foto-aparato ne lumis, char la obturilo riglighis. Rigardante la majstron, mi diris: "Bedaurinde, la gravan momenton mi ne kaptis." Sed li diris: "Ne gravas, ni faru denove." Mi gaje ridis, kaj sukcesis tiu valora foto kun la majstro.

GRANDA BEDAURO

  Tiutage la majstro lau rito karesis la kapon al la adeptoj, kiuj staris en longa vico. Che la sunsubiro la loghejon de la majstro lekis belaj sunradioj kaj la majstro en ora tibet-nacia robo aspektis pli granda kaj forta. Mi tre volis foti lin tute solan, sed mi ne povis gheni lin. Post kiam li finis sian kareson por la lasta adepto, la suno jam subiris. Li starighis, etendis siajn brakojn kaj demandis min, chu mi ankorau volas foti lin. Mi respondis kun bedauro, ke la lumo ne taugas kaj mi faros tion estonte. Du tagojn poste, la majstro forpasis. Tio lasis al mi grandan bedauron por mia tuta vivo.

"BELAJ ESTAS LA FOTOJ, KIUJN VI FARIS!"

  Tri jaroj jam pasis post la konfirmo de la tiro de loto el ora urno kaj la aprobo de la centra registaro de Chinio por la surtronigho de Banchen la 11-a en novembro l995. Li, viva budho, naskighinta sur pashtejo en norda Tibeto, multe kreskis ne nur fizike, sed ankau intelekte, dank' al siaj instruistoj kaj sutro-edukistoj. En 1996 li shramanighis lauh la rigora rito de la tibeta budhismo kaj en 1998 li ricevis verto-aspergon lau la doktrino de ghia esotera sekto. Dum tiuj tri jaroj mi faris multajn fotojn pri aktivadoj de Banchen la 11-a. Kvankam mi ne havis multe da shancoj paroli kun li, tamen li profunde impresis min per sia deca konduto.


  Banchen la 11-a chiam aspektas trankvila. Kiam li gvidas budhismajn aktivadojn, li neniom maltrankvilas antau granda amaso da homoj. Li recitas la sutron ghuste, ritme kaj klare, chiam kun majstra sinteno.


  Li estas infano kun bona memoro. Foje mi konigis al li mian nomon en han-lingvo. Li ne nur bone memoris ghin, sed ankauh bone prononcis ghin. Li tre shatis la fotojn faritajn de mi, levis ilin kaj kapjesis al mi. Kelkfoje mi instruis al li fari fotojn per mia foto-aparato. Post pluraj kontaktoj, ni pli bone konis unu la alian. Che nia renkontigho li salutis min en han-lingvo: "Saluton, Cheng Weidong!" Kaj mi reciprokis en la tibeta lingvo: "Renbuqin (signifanta respektoplenan saluton al la majstro)!" En iu tago de julio 1998 li atenteme skribis sur mia bildkajero en la tibeta lingvo: "Cheng Weidong, belaj estas la fotoj, kiujn vi faris!" kaj bonorde subskribis la kajeron.


  Dum la tagoj kun Banchen-lamaoj la 10-a kaj la 11-a, mi vidis, kiel ili vivis kaj vivas kiel gvidanto de la tibeta budhismo, kaj konis, ke ili vivis kaj vivas vivon tute saman kiel tiu de ordinaraj homoj. Mi karmemoras Banchen la 10-an, kiu vivos chiam en mia koro. Kaj mi kore deziras, ke Banchen la 11-a sane kresku, heredu la virton de Banchen la 10-a kaj efektivigu lian ideon.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-26 04:59 , Processed in 0.053152 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表