佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 8137|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

[转帖] 中国宗教 Religioj

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-9 14:46:01 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖] 中国宗教 Religioj



http://www.espero.com.cn/uk2004/e10-20.htm#no.1

En Chinio estas budhismo, taoismo, islamo, katolikismo kaj kristanismo.

La baza politiko de la china registaro estas libera religia kredo. La Konstitucio de la China Popola Respubliko kondichas, ke la civitanoj havas liberecon de religia kredo. La registaro ne intervenas en la religian vivon de la religiuloj, protektas templojn, preghejojn kaj aliajn religiajn lokojn kaj ne permesas al nekredantoj propagandi ateismon en temploj kaj preghejoj. La shtato garantias al la religiuloj la politikan vivon. En la popolaj kongresoj kaj politikaj interkonsilighaj konferencoj de chiuj niveloj estas reprezentantoj de religiaj rondoj.

Chiuj religioj havas sian landan kaj lokajn organizojn. Ili memstare faras siajn religiajn aferojn, sendepende de eksterlandaj religiaj fortoj. Ili havas amikan kontakton kun alilandaj religiaj organizoj kaj kolegoj por akceli interkomprenon kaj amikecon.


Blankchevala Templo de Luoyang,
Henan-provinco
Budhismo.Mahajano, sekreta sekcio de budhismo kaj sthaviravado estis enkondukitaj en Chinion unu post alia el eksterlando.

En la unua jarcento mahajano enkondukighis en la regionojn loghatajn de hanoj, chefaj loghantoj de Chinio. La plej frua budhisma templo en Chinio estas la Blankchevala Templo de Luoyang. Oni diras, ke en 67 hinda bonzo venis al Luoyang, kun budhismaj sutroj sur blanka chevalo, por tie starigi templon, tial la templo ricevis la nomon.

Enkondukite en Chinion, budhismo baldau kunfandighis kun la tradicia china kulturo kaj popularighis en granda skalo. Kun konstruado de budhismaj temploj en diversaj lokoj, chinigo de budhismaj sutroj kaj farado de shtonaj kavernoj, budhismo eniris en la prosperan periodon de sia disvolvigho en la dinastioj Sui (581-618) kaj Tang (618-907). En la longa periodo de sia disvolvigho budhismo influis konfuceanismon kaj taoismon kaj inverse, iom post iom enradikighis en la china feuda socio kaj farighis konsistiga parto de superstrukturo kaj religio plej influa en la china historio.

Budhismo enkondukighis ankau en regionojn de chinaj nacimalplimultoj. En la 8-a jc. la sekreta sekcio de hinda budhismo kaj Ben-sekcio, primitiva religio en la loghlokoj de tibetanoj, kunfandighis kaj fine formighis tibeta budhismo. En la 15-a jc. ghi enkondukighis en Sichuan, Qinghai, Gansu kaj la Internan Mongolion kaj farighis religio kredata de la tibetanoj, mongoloj, tuoj, chjangoj, primioj kaj juguroj. Ghi multe influis iliajn historion, politikon, ekonomion, kulturon kaj naciajn morojn.

En la 13-a jc. sthaviravado enkondukighis el Birmo en la sudokcidentan parton de Chinio kaj farighis religio kredata de tajoj, blangoj, de'angoj kaj vaoj de Yunnan-provinco kaj influis ilian socian vivon chiuflanke.


La templo Baiyunguan,
la plej granda konstruajho de taoismo en Pekino
Taoismo estas religio kreita de chinoj mem. Ghi estis kredata chefe en regionoj loghataj de hanoj. La historiistoj kaj religiistoj de Chinio ghenerale opinias, ke taoismo naskighis en la regperiodo de Liu Bao (126-144 sur trono), imperiestro de la Orienta Han-dinastio, t.e. antau pli ol 1 800 jaroj. Kiel spirita apogo de la feuda regantaro, ghi profunde influis la politikon, ekonomion, kulturon kaj ideologion de la feuda Chinio.

La historiistoj ghenerale opinias, ke la kreinto de taoismo estas Zhang Ling de la Orienta Han-dinastio (25-220). Li fondis en Sichuan-provinco la Religion de 50 Litroj da Rizo. Chiuj ghiaj adeptoj devis tributi 50 litrojn da rizo. Dum lia nepo Zhang Li oficis en Sichuan pli ol 20 jarojn, li plenenergie propagandis la religion. La religio prenis Laozi kiel sian fondinton, donis misteran koloron al lia doktrino prezentita en la verko Dao De Jing kaj rigardis ghin kiel sanktajhon. Dank' al la subteno kaj apoteozo de regantoj, pli kaj pli firmighis la socia bazo de taoismo, pli kaj pli vastighis ghia influo, pli kaj pli multighis ghiaj sutroj kaj pli kaj pli perfektighis ghiaj reguloj, tiel ke formighis fine originala kaj mistera religia sistemo.

En la dinastioj Tang kaj Song (960-1279) taoismo siatempe estis rigardata kiel nacia religio kaj farighis grava subtenilo de la feuda reghimo. Ghi kadukighis iom post iom en Ming-dinastio (1368-1644) kune kun malfortigho de la feuda sistemo. En Qing-dinastio (1644-1911) taoismo, kvankam dekadenca, farighis kutima religia kredo de ordinaraj chinoj, tial ech hodiau ghi ankorau havas profundan influon en parto de la popolo.

Taoismo havas plurajn sektojn, inter kiuj chefaj estas sektoj Zhengyi kaj Quanzhen. Zhengyi-sekto estas heredita de la posteuloj de Zhang Ling. Ghi nomighas ankau Sekto de Chiela Majstro. La taoistoj de tiu sekto povas edzighi, preni vinon kaj viandon en la nefastaj tagoj. Ili okupighas chefe pri ekzorcado kaj dio-kultado. La adeptoj de Quanzhen-sekto ne edzighas, ne drinkas nek prenas viandon. Ili sin okupas pri adeptigo kaj predikado. Ili kiel budhistoj ellaboris regulojn pri loghado en arbaro. Ili loghas en templo en arbaro kaj dedichas grandan atenton al sinkvietigo kaj memkulturado.


Moskeo de Niujie en Pekino
Islamo enkondukighis en Chinion el Arabio en la jaro 651. En la dinastioj Tang kaj Song multaj arabaj kaj persaj komercistoj venis al nordokcidentaj kaj sudorientaj apudmaraj regionoj de Chinio per tera kaj akva vojoj respektive. Multaj el ili fiksloghighis en Chinio kaj geedzighis kun chinoj. Iliaj posteuloj estas chinaj islamanoj.

Komence de la 13-a jc. la mongola armeo de Ghingis-Hhano faris ekspedicion okcidenten kaj rekrutis multe da islamanoj en la Centra kaj Okcidenta Azio, kiuj poste venis en Chinion. Ili kaj garnizonis kaj terkulturis en diversaj lokoj de Chinio kaj tiel islamo rapide popularighis tra la tuta lando. En Yuan-dinastio (1271-1368) en multaj lokoj aperis moskeoj kaj iuj islamanoj oficis en registaraj institucioj. Oni protektis islamon en Ming-kaj Qing-dinastioj, tial ghi multe disvolvighis. Hujoj, ujguroj, kazahhoj, tataroj, taghikoj, kirgizoj, uzbekoj, dongshjangoj, salaoj kaj bau'anoj preskau chiuj kredas je islamo. Nun en Chinio trovighas pli ol 13 milionoj da islamanoj, kiuj vivas chefe en nordokcidenta Chinio, sed troveblas preskau en chiuj lokoj de la lando.


Katedralo en la centro de Pekino
Katolikismo. En 635, t.e. en la 9-a jaro de la regperiodo de imperiestro Li Shimin de Tang-dinastio, katolikismo enkondukighis en Shaanxi-provincon de Chinio. Tiam ghi estis nomata Jing-religio. Ghi pereis spontanee post 200 jaroj. En 1245 itala kaj franca misiistoj venis en Chinion por disvastigi katolikismon (tiam ghi nomighis Liwen-religio), ankau kiu poste chesis. En 1582 membro de Kompanio de Jesuo, itala katoliko Matteo Ricci, venis en Chinion. Li akomodis sian predikon al la chinaj moroj kaj disvastigis europajn sciencojn, dank' al kio li ricevis de la registaro de Ming-dinastio permeson prediki. En la lastaj jaroj de Ming-dinastio en Chinio estis 40 mil katolikoj. En 1700 la nombro de la katolikaro kreskis al 300 mil. Por bremsi la fremdlandajn religiajn fortojn iom post iom ekspansiantajn, la imperiestro de Qing-dinastio malpermesis la aktivadon de la fremdlandaj misiistoj kaj en 1724 donis edikton malpermesi katolikismon.

Post la Opia Milito en 1840 la kapitalismaj potencoj entrudighis en la chinan teritorion kaj fremdlandaj misiistoj libere venis en la internan parton de Chinio. Ili starigis preghejojn kaj faris predikon. Katolikismo tiam disvastighis de la marbordaj provincoj al la landinterno de Chinio.

Julie de 1957 fondighis la Patriota Asocio de Chinaj Katolikoj.


Kristana preghejo en Pekino
Kristanismo (au protestantismo) estis enkondukita en Chinion de brita misiisto Robert Morrison en la 19-a jc. Inter 1842 kaj 1932, 154 sektoj de kristanismo enkondukighis en Chinion. En chiu sekto miksighis la brita, usona, franca kaj germana fortoj.

En 1950, 40 kristanaj gvidantoj de Chinio publikigis deklaron, en kiu ili proponis, ke la chinaj kristanoj kaj pastroj mem prediku, mem mastrumu siajn aferojn, inkl. la financajn. La deklaro estis aprobita de la chinaj kristanoj. En 1954 en la tutlanda konferenco de chinaj kristanoj naskighis patriota komitato de chinaj kristanoj. La chinaj kristanoj faras amikan kontakton kun alilandaj kristanoj, surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, por kontribui al la mondpaco.

Kopiita de:http://www.espero.com.cn/uk2004/e10-20.htm#no.1
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-20 00:43 , Processed in 0.055958 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表