|
沙发
楼主 |
发表于 2010-5-10 18:52:44
|
只看该作者
试着修改了一下,欢迎交流
Sako Da Salo
Mi absorbiĝis en Interreto ĉiutage, kaj estis forgesema. Pro tio, mi estas multfoje riproĉata de mia edzino.
Iutage, kiam mi ekiris el la hejmo por aĉeti komputilan programaron, mia edzino refoje diris al mi: "Ne plu forgesu aĉeti sakon da salo hodiaŭ, alie,ni ne havos salon kuiri la tagmanĝon."
Fakte,tuj post eliro el la pordo,mi jam forĵetis tion el mia memoro, .
-- "Ne forgesu aĉeti sakon da salo!" Subite diris iu nekonato min frapetinte, ĵus kiam mi elpoŝigis monon por la programaro
Mi do ekrememoris pri la salo, kaj tuj ekkuris al butiko por tio.
Sed tuj post nur kelkpaŝoj el la butiko, iu aminda maljuna virino diris al mi ridetante:
-- "Hej, ne forgesu aĉeti sakon da salo!"
-- "Onjo, kiel ankaŭ vi scias, ke mi devas aĉeti salon?" Mi demandis mirigite.
-- "Ĉar tiel surskribiĝas sur la papereto je via vestdorso, 'ardonu pro la ĝeno al vi, sed bonvolu rememorigi min aĉeti sakon da salo!'", laŭte ridegis la maljuna avino.
miao hui |
|