佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4173|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

Propono de la Majstro

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-10 19:07:46 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
Propono de la Majstro

  Antaŭ tre longa tempo budhisma majstro vivis en profunda montaro. Li estis emidenta kaj erudicia, kaj sennombraj homoj vizitis lin por peti lian instruon kiam ili renkontis problemojn en sia vivo. Ĉiufoje li donis al ili taŭgajn proponojn por solvi iliajn problemojn.

  Foje, lin vizitis virino. Ŝi plendis, ke ŝi ne povis vivi harmonie kun sia edzo. Ŝia edzo estis mallaborema kaj drinkema. Li ne amis la familion sed ofte adultis kun eksteraj virinoj. Li ne amis ŝin kaj ofte batis ŝin ĝismorte post sia ebriiĝo. Ŝi ne plu kapablis elteni la torturon de sia edzo. La majstro demandis, "Kion vi volas fari kontrŭ li?" Ŝi respondis, "Mi jam pretis mortigi lin per veneno, kaj mi venas nur por peti vian benon."

  Aŭdinde tion, la majstro diris frapante je la tablo. "Brave! Vere li estas mortiginda! Tamen mi havas pli bonan metodon ol mortigo."

  "Eĉ estas pli bona metodo ol mortigo por min venĝi?" scivolegis la virino, "Kion mi faru? Bonvolu min instrui!"

  La majstro respondis, "Oni ĉiuj scias bone, ke li tro mistraktas vin. Do se vi mortigos lin, oni ĉiuj scios, ke vi faris tion. Ili kaptos vin kaj ekzekutos vin. Krome morto ne estos granda puno por li. Mi havas pli bonan metodon, por ke li vivu multe pli dolore ol morti."

  "Bonege, kia metodo ĝi estas?" la virino demandis malpacience.

  "Unue revenu, kaj pretendu vin tre ami lin. Prizorgu lin atenteme pri ĉiuf aferoj, kaj ankaŭ faru ĉion por plaĉi al li. Kiam li vere amos vin, kaj ne povos pasigi tagon sen vi, vi senhezite eksiĝu de li. Tia doloro despli torturos lin ol morto."

  "Vere trafe!", ekzaltiĝis la virino. Ŝi ĝojplene kulte riverencis al la majstro kaj foriris

  Post tri jaroj, la virino denove vizitis la majstron. Demandite, ŝi laŭdegis sian edzon, "Nun li estas diligenta kaj zorgema kaj milda. Ni ĝuas bonhavan familion. Li tre amas min kaj ne plu kontaktas kun aliaj virinoj, kaj se li estas libera, li ĉiam akompanas min por amuzi min."

  "Bonege! Nun estas ĝusta tempo por via eksiĝo." La majstro afekteme proponis. sed eksteratende la virino protestis, "Ne! Mi ne plu forlasos lin eĉ se vi mortigos min!"

  La majstro ridis elkore.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-7 22:16 , Processed in 0.049960 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表