佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4307|回复: 1

Kiel Lerni

[复制链接]
发表于 2018-12-29 10:32:09 | 显示全部楼层 |阅读模式
                                                            Kiel Lerni
                                                         Verda Majo

                                                       Elĉinigis Harpina

      Iu fervora esperantisto riproĉis sian filon, kiu neniam progresis en Esperanto. Tiam la knabo respondis: —— Paĉjo, lasu min vojaĝi al Esperantio, tiam mi baldaŭ povos paroli Esperante multe pli bone ol vi.
         一位热心的世界语者责怪他的儿子世界语没有进步。可是他的儿子回答:“爸爸,让我到世界语国旅游去吧,到那时我很快就会讲得比你好的多。”

      Jes, malfacilo de Esperanto-lernado kuŝas ĉi tie, ke Esperanto ne havas sian landon, al ĝi mankas bazo de reala ĉiutaga vivo, kaj ni ne povas trovi esperantistojn en senco de ĉinoj, angloj, rusoj k.t.p. Tamen aliflanke ĝuste pro tio ĝi estas facile lernebla. Supozu, ke vi lernas la anglan lingvon. Eĉ se vi eluzus tempon de dek jaroj kaj monon de dekmil dolaroj, vi povus paroli en ĝi tiel flue kiel almozulo sur strato de Londono.
           是的,学世界语的困难在于此,世界语没有所属的国家,我们也就不能找到如同中国人、英国人、俄国人......等这种意义上的世界语者。然而另一方面也正因为如此它是容易学的。假设你学英语。即使你要耗费了十年的时间和上万元的金钱,你还是不能讲得象伦敦街上的乞丐那样流利。

          Praktiko de lingvo ĝenerale havas kvar flankojn: paroli, aŭdi, legi kaj skribi. Sed por pliparto el niaj lernantoj, tute izolitaj disde samiideanoj, ne estus interesa la temo pri parolo kaj aŭdo, kaj aldone la nuna situacio de l' internacia helpa lingvo postulas de ni pli diligenti je la lastaj du ol je la unuaj.
          语言的实践通常有四方面:讲、听、读和写。但是对于我们大多数的读者而言,由于处在完全孤立分散、远离同志的状况,讲和听也就不能显得那么有兴趣;再者,国际辅助语的现状也要求我们在后两个方面比前二者要更下功夫。
           
           Esperantajn presaĵojn vi legu laŭeble multe, vaste, profunde kaj ripete. Ni precipe rekomendas al vi la orginalojn kaj tradukojn de Zamenhof, ĉar li estas ne nur kreanto de l' lingvo, sed ankaŭ unu el la plej superaj stilistoj de Esperanto-literaturo. Mallongajn, de vi ŝatatajn artikolojn vi ĉiutage voĉlegu kaj eĉ parkerigu, kio ne estas ridinda malnova ĉina maniero, sed ja tre necesa por lernado de fremda lingvo. Tio helpas vin poste, kiam vi havos ŝancon interparoli kun kamarado.
        你要尽量广泛、深入、反复地多读世界语读物!我们特别向你推荐柴门霍夫的原著和译文,因为他不仅是世界语的创始者,而且还是世界语最高级的文体家之一。从你喜欢的短文中每天阅读甚至熟记,这不是可笑的陈旧的中国方法,而是对于外国语言的学习确实非常必要的。今后当你有机会和同志交谈时,这些单词会帮助你的。

        Skribon ni devas lerni unue per taglibro, korespondo kaj per mallonga traduko. Nepre forĵetu malbonan kutimon, nome, sur papero vi skribas Esperante, tamen antaŭe en la cerbo vi ĝin tradukis el la ĉina lingvo. Tiel vi ofte faras strangajn erarojn, ekzemple, " Ĉu vi estas bona?" " Mi ne manĝas vinon." anstataŭ "Ĉu vi fartas bone?" "Mi ne trinkas vinon." k.t.p. Kutimiĝu al la rekta skribo. Poste vi povas enkonduki bonajn kaj por alilandanoj kompreneblajn esprimmanierojn de la ĉina lingvo. Esperanto devas pli riĉiĝi, kaj ne estas ating-ebla sen peno de aziaj esperantistoj.
         写作的练习首先我们应该借助写日记,通信和作短文的翻译来学习。一定放弃不良的习惯,既:你在纸上写世界语之前在你的脑海把它翻译成中文。那样你就经常犯一些奇怪的错误,例如,“你是好的吗?” “我不吃酒。”代替“你好!” “我不喝酒。”等等。养成直接写的习惯。以后你就能够从中国语言引出外国人能理解的好的表达方式。世界语应该变得更加丰富,而没有我们亚洲世界语者的努力,这是达不到的。

      Lernado de Esperanto devas esti kunligita kun ĝia praktiko. La anglan lingvon vi povus lerni nur pro devigo flanke de lernejo, la francan por via gusto al ĝia literturo, kaj la rusan pro "modo". Sed Esperanto-lernado estas sensenca kaj neprefekta, se vi ne partoprenas ĝian movadon enlandan kaj poste internacian. Lernu kaj dume praktiku! Jen estas nia slogano.
         学习世界语应该结合实际。你可以只为了学校方面的强迫学习英语、为了你对文学的爱好而学习法语、为了“时尚”而学习俄语。但是如果你不参加国内外的世界语运动,学习世界语是无意义和不完美的。学习和实践吧!这是我们的口号。

                      原载El Lernilo de Esperanto n-ro 4; apr., 1943
                     译自世界语版《绿窗英子文集》第484—485页
      
                                20181228
回复

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2018-12-29 13:19:00 | 显示全部楼层
更正:最后一行的应为:《绿川英子文集》。
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-19 12:18 , Processed in 0.068921 second(s), 16 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表