佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3268|回复: 4
打印 上一主题 下一主题

看得明白却未必能正确翻译的一些词汇

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-6-4 10:58:27 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
下面是一篇介绍寺院的普通文章,对于红字及蓝字部分你能翻译出来吗? PROVU, NUN!  ^_^
此外,有部分的描述有待改进,欢迎提出宝贵意见。

ANTAUXDANKAS!                                                                                                                     
Monaĥejo Tiefosi


   "Tiefo" signifas "Feran Budhon" kaj "si" estas la "Monaĥejo". Monaĥejo Tiefosi havas longan historion. Laŭ antikvaj notoj, Malvarmeta Monaĥejo konstruiĝis sur Malvarmeta Monto dum la lasta regperiodo de Sui Dinastio antaŭ ĉirkaŭ mil kvarcent jaroj. En Ming Dinastio pli ol kvarcent jarojn antaŭe la monaĥejon prezidis Monaĥoj Ljaŭkun, Ljaŭĉan, Ljaŭŝji kaj Ljaŭĉe, kies bildoj estas vivecaj kaj restas ĝis nun. Tiam la monaĥejo estis prospera kaj en ĝi loĝis pli ol mil monaĥoj kaj multaj sekularaj budhanoj. Dum la regperiodo de Reĝo Wanli en Ming Dinastio, incendio okazis en la monaĥejo, kaj ĉio forbruliĝis krom nur fera budha statuo alta je pli ol 2 metroj. Oni movis la feran statuon ĉe la montpiedon, kie estis ruino de malnova stacio ĉe la Silka Vojo. Nova monaĥejo konstruiĝis sub la nomo Tiefosi pro la fera statuo. Poste fuĝantoj kaj vagantoj ekkonstruis dometojn kaj fiksloĝiĝis ĉe la monaĥejo, kaj de tio iom post iom estiĝis granda vilaĝo, kies nomo estas ankaŭ Tiefosi.
   En la periodo de la Ĉina Respubliko multaj haloj en la monaĥejo malkonstruiĝis por fondi lernejon, kaj restis nur malnova halo ĝis la fondiĝo de la nova Ĉinio. Poste oni detruis ankaŭ la malnovan halon kaj fandis la feran statuon de la budho por produkti ŝtalon. En la monaĥejo restas nur tukaj pentraĵoj inter kiuj tri estas de budhoj kaj tridek de ceremonioj elliberigi terajn kaj marajn vivestaĵojn. Oni konservas ilin aparte en la Kultura Domo de la Gubernio kaj Muzeo de Qianlin kiel historiajn restaĵojn. Post la efektiviĝo de registara politiko pri religioj, ke oni rajtas havi sian kredon, la lokaj budhanoj invitis Majstron Ĝenŭen por refondi la monaĥejon. Majstro Ĝenŭen monaĥiĝis en 1941, ordiniĝis kiel bikŝuo en Gŭanĝi monaĥejo de Pekino, kaj iam estis estroj en diversaj monaĥejoj en Urbo Pekino, Provinco Sicŭan (Sicuan) kaj aliaj lokoj sinsekve.

   En 1985 MajstroĜenŭen decidis konstruigi la monaĥejon en la loko de la antaŭa monaĥejo post la interkonsiliĝo kun lokaj registaroj kaj gvidantoj, kaj komencis la konstruadon. Li muldigis feran budhan statuon altan je du metroj en 1991, kaj speciale konstruigis halon por ĝi. Tiel la monaĥejo konformiĝis kun sia antaŭa nomo.

   Nun en la monaĥejo estasturoj por tamburo kaj sonorilo, halo de ĉielaj reĝoj, mahavira halo, ĥalo por fera budho,etaĝdomo por Tipitako,halo por predikado, halo por patrono, halo por pramajstroj, manĝejo, abatejo, librejo kaj duetaĝaj loĝdomoj. Kun kompakta aranĝo kaj fajnaj strukturoj de konstruaĵoj, Tiefosi famiĝis kiel bela kaj kvieta monaĥejo por lerni kaj praktiki budhismon. Nun en la monaĥejo estas tri ekzempleroj da tipitakaj verkoj de Budhismo el diversaj eldonoj. La sonoj de matena sonorilado, vespera tamburado kaj la recitado de sutroj aŭdiĝas eĉ malproksime. Sennombraj homoj budhaniĝis en la monaĥejo.

   Post la forpaso de Majstro Ĝenŭen en la jaro 2000, Majstro Ŝoŭjan, lia disĉiplo, transprenis la respondecon administri la monaĥejon laŭ lia volo. Majstro Ŝoŭjan kolektis monkontribuon kaj konstruigishalojn por Bodhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Ksitigarbo kune kun apartaj statuoj en la monaĥejo, kaj konstruigis pagodon kaj pagodan korton sur la Malvarmeta Monto. Krom tio, li ankaŭ gvidis budhanojn de la monaĥejo planti arbojn kaj florojn post sia ordinara meditado, kaj tiel faris la monaĥejon pli bela kaj kvieta.

   Ni elkore bonvenigas budhanojn el diversaj skoloj kaj esperantistojn el ĉiuj landoj al la monaĥejo por budhismaj aŭ esperantaj aktivadoj. Nun ni jam fondis apartajn kursojn por budhismo kaj Esperanto, por provizi pli favorajn kondiĉon kaj medion por budhisma kaj esperanta lernadoj kaj praktikadoj.

   La monaĥejo estas proksime al Ŝji'an urbo, kaj havas oportunan trafikon. Nia adreso estas: Tiefosi Monaĥejo, Tiefosi Vilaĝo, Yanyu urbeto , Qianxian Gubernio, Ŝenŝji provinco, Ĉinio. Nia retadreso estas: miaohui@wo.com.cn



回复

使用道具 举报

沙发
 楼主| 发表于 2010-6-5 16:25:23 | 只看该作者
1. ceremonioj elliberigi terajn kaj marajn vivestaĵojn---水陆布缯(即水陆法会的布画)

2.turoj por tamburo kaj sonorilo 钟鼓楼

3.halo de ĉielaj reĝoj  天王殿

4.mahavira halo 大雄宝殿
回复 支持 反对

使用道具 举报

板凳
 楼主| 发表于 2010-6-5 16:29:42 | 只看该作者
5.ĥalo por fera budho  铁佛殿

6.etaĝdomo por Tipitako  藏经楼

7.halo por predikado 法堂

8.halo por patrono 伽蓝殿,护法殿
回复 支持 反对

使用道具 举报

地板
 楼主| 发表于 2010-6-5 16:32:47 | 只看该作者
9. halo por pramajstroj 祖师殿

10.manĝejo 斋堂

11. abatejo方丈室

12. duetaĝaj loĝdomoj 两层的僧寮
回复 支持 反对

使用道具 举报

5#
 楼主| 发表于 2010-6-5 16:33:54 | 只看该作者
13. halojn por Bodhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Ksitigarbo  观音殿和地藏殿
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-4 20:38 , Processed in 0.067036 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表