|
Meditoj ĉe RiveroOriginala prozaĵo:
Meditoj ĉe Rivero
Iun tagon Konfuceo staris ĉe rivero kaj meditis dirante kun emocio profunda:
“La tempo pasas kaj pasas, kiel la akvo en ĉi tiu rivero, kiu senĉese fluas tage kaj nokte!”
Tiuj ĉi vortoj poste fariĝis unu el la plej ofte legataj famaj eldiroj de Konfuceo. Dum miloj da jaroj sennombraj poetoj kaj filozofoj, alvizaĝante riverakvon senĉese fluantan, improvizis multegajn belajn poemojn kaj eldiris sennombrajn saĝajn vortojn. Sed ĉiuj tiuj poemoj kaj saĝaj vortoj ŝajnas palaj kompare kun la supremenciitaj vortoj simplaj kaj senornamaj de Konfuceo. Ĉiaj pensoj kaj sentoj, kiuj estas elvokitaj ĉe la meditoj de homoj apud rivero, estas ampleksitaj kaj ĝeneraligitaj en tiu ĉi mallonga eldiro de Konfuceo!
Vasta estas la maro. Kiam ĝi estas kvieta, ĝi similas la bruston de la tenera patrino; sed kiam ĝi koleras, ĝia furiozo nin teruras. Starante ĉe la maro oni tute ne povas esti tiel inspirita, kiel ĉe rivero, kiu fluadas tage kaj nokte.
Mi naskiĝis en urbo ĉe la suda bordo de la rivero Jangzi. Ekde mia infaneco mi ofte staris ripoze sur la bordo de la rivero kaj rigardadis la bruan forfluadon de la vasta akvomaso de la rivero. Tiam mi ofte pretervole ekmemoris la ĉi-supran eldiron de Konfuceo, kaj mi dronis en meditoj pri la rivero ĉiam kontinue fluanta orienten ekde la pratempo antaŭ milionoj da jaroj ĝis la praestonteco post milionoj da jaroj. Mi ekvidis blankan velon, kiu alproksimiĝis de fore, pasis preter mi kaj formoviĝis malproksimen ĝis nevidebleco. Ĉu ne tiamaniere forpasis la granda unuigita Qin-imperio kaj la potenca Han-dinastio? Jen bambua folio alflosis kaj subite malaperis, kaj tiumomente mi kvazaŭ ekaŭdis la recitadon de la fama poemo “Meditoj pri la Antikveco sur la Ruĝa Klifo” verkita de Su Dongpo per kantanta tono, poemo, kiu estas unu el la plej belaj versaĵoj de ĉiuj tempoj:
“Fluadas orienten la river’ senfina,
Kies potencaj ondoj jam forportis
Ĉiujn heroojn bravajn de l’ pasintaj jaroj
… ”
Ankaŭ miaj pensoj, same kiel tiuj de la poeto, flugis al la antikveco, sed, ho ve, kie do nun estas la generalo Zhou Yu, kiu, kun pluma ventumilo en la mano kaj silka kaptuko sur la kapo, estis siatempe tiel majesta kaj impona? Nun restas nenio alia krom la akvo ĉiam fluanta orienten de tiu ĉi larĝa kaj milda rivero! Ĉiaj herooj kaj bravuloj ja povas malaperi en efemera momento el la senfina fluo de la historio. Starante ĉe tiu ĉi rivero mi ekkomprenis la veran signifon de la vorto “eterneco”.
Kaj tamen! Ĉu ĉio en la mondo ne konstante ŝanĝiĝadas, same kiel ĉi riverakvo senĉese fluanta? La akvo ĵus antaŭ unu sekundo ne plu estas la akvo post unu sekundo. Ĝi jam forfluis kaj neniam fluos returne. Heraklito, fama helena filozofo, iam asertis dirante, ke “vi ne povas dufoje meti la piedon en la saman riveron”, ĉar la akvo de rivero ĉiam fluante ŝanĝiĝas. Tio estas ververa maksimo, kiu signifas, kiel iu filozofo iam diris, ke la estanta mi ja ne estas la estinta mi, ĉar la nuna mi ne estas plu la mia memo ĝuste antaŭ unu minuto. La jaroj forpasas, same kiel forfluas la riverakvo! S-ro Zhu Ziqing, fama ĉina verkisto, demandis en sia lirika prozo: “Tagoj pasas, tagoj venas, inter la tempo pasinta kaj la tempo venonta, kiel haste do pasas miaj tagoj?” Li mem respondis jene:
“Kiam mi lavas al mi la manojn, la tempo pasas preter la lavpelvo; kiam mi manĝas, la tempo pasas preter la manĝovazo; kaj kiam mi silentas, la tempo pasas preter miaj okuloj fermitaj. Mi jam eksentas ĝian hastan pason, kaj kiam mi etendas mian manon por ĝin haltigi, ĝi forkuras ankaŭ preter la mano etendita. Vespere, kiam mi kuŝas en la lito, ĝi facilmove foriras for de mia korpo kaj forflugas de miaj piedoj; kaj kiam mi suspiras kaŝante al mi la vizaĝon per la manoj, ankaŭ pasas la tago nove venanta kun miaj suspiroj.”
Ho, ĝuste tiamaniere forfluas senĉese ĉiu tago, ĉiu horo, ĉiu minuto kaj ĉiu sekundo el mia vivo! Kiom da tagoj do havas nia tuta vivo? Se mi povos vivi ĝis la aĝo de okdek jaroj, mi havos entute nur malpli ol tridek mil tagojn! Kiel do ni povus vane lasi niajn tiel malmultajn tagojn faladi nerimarkate en la fluon de la tempo? Kiel do ni povus volonte pasi for de tiu ĉi mondo pro kaj por nenio lasante neniajn postesignojn? Nu, ŝatu do la tempon paseman, ŝatu la tempon valoran, amiko, ĉar ĝi pasas en palpebruma daŭro kaj ne plu apartenos al vi!
Kara amiko, kiam vi legas tiun ĉi poeziecan frazon de Konfuceo, kiu estas facile komprenebla kaj tamen plena de profunda filozofio, kiel do vi povas ne lasi vin profunde emocii de la sentoj entenataj en ĝi kaj plene konvinki de ĝia filozofia signifo?
(verkita de Wang Chongfang) |
|