|
LA SKRIBMAŜINO DE MIA PATRO
Ĝi staris sur kverka tableto apud fenestro en nia manĝoĉambro. Vespere ĝi estis alŝovata al la lumo de l’ supertabla lampo. Tage ĝi laboradis nur dum kelkaj horoj, sed ĝia vera vivo komenciĝadis vespere. La frapbruado de ĝiaj etaj klavoj estis por mi kvazaŭ lulkanto; io mankis al mi kaj la dormo forkuris dum la maloftaj vesperoj, kiam ĝi staris silenta. Ĝi estis mia bona, honesta amiko. Mi alkutimiĝis al ĝia unutona melodio, en kiu la frapadon de l’ klavoj interrompadis bela sonoro, anoncanta la finiĝon de la linio kaj grinco de la tirilo; ĝian lignan kovrilon miaj pupoj opiniis tre oportuna veturilo. Mi preskaŭ ne rememoras la tempon, en kiu ĝi ekokupis la lokon en nia domo. Fluis jaroj; ĝi ĉiam laboradis senlace, estante ne nur maŝino, sed preskaŭ amiko de mia patro. Amiko neniam senpacienciĝanta, neniam malesperanta, sed ĉiam fidela, ĉiam esperiga.
Komence mi estimis ĝin, kiel pli aĝan, seriozan amikon de la familio. Poste mia rilato fariĝis pli intima. Mi stariĝadis apude kaj kun interesiĝo rigardis la laboradon de ĝia meĥanismo. Fine mi kuraĝis sidiĝi sur tabureton kaj ekfrapi la klavojn, ĝojante, ke la literoj estas multe pli belaj ol tiuj, kiujn skribis en la kajero mia mallerta mano. Sed mia unua vera ĝojo estis, kiam mi maŝinskribis ekzercon kaj fiere montris ĝin al mia instruistino. Mi estas certa, ke nur tial ŝi ne tre admonis min pro eraroj, kiuj en alia okazo kaŭzus ŝian severan mallaŭdon.
Mi kreskis, pasadis de pupoj al fabeloj, de fabeloj al realaj rakontoj, ĝi – la maŝino – senĉese laborante, rakontadis per sia unutona voĉo ĉiam la saman hitorion. Dum unu vintra vespero, kiam post pacienca sepjara laborado mia patro finis ian gravan verkon, en nia loĝejo bruis gajaj ridoj, gratuloj, babiloj. La maŝino stairs trankvile, silente en sia anguleto. Kaj en mian infanan cerbon venis la penso, ke se mi estus la maŝino, mi sentus min ofendita pro tiu forgeso dum tiu solena vespero, kiun mi ja helpis alproksimigi …
Lidja
我爸爸的打字机
它放在我们家饭厅靠窗的栎树小桌上。晚上它被推向台灯光下。白天它只工作几个小时,而它的真正的生活在晚上开始。小小键盘不断敲击的声音在我听起来好像摇篮曲一样;偶尔夜间它沉寂的时候,我就会感到缺失了什么,反而难以入睡。它是我的忠实的好朋友。我习惯了它的单调的旋律,在那旋律中键盘的敲击声不时地被宣告一行结束的美妙的铃声和拉杆发出的刺耳声所打断;我的玩具娃娃把它的木质的盖子当成了适合它乘坐的车或船。我几乎记不请它在什么时候入住我家的。岁月流逝;而它始终不倦地工作着,不仅是一台机器,而且几乎成了我父亲的朋友,一个从来不失去耐心的,从来不失去希望的,始终忠实的,始终给人以希望的朋友。
开始时我敬重它,把它当成家中年长而严肃的朋友。后来我和它的关系更加亲密了。我时常站到它的身边饶有兴味地观察它机械结构的工作。最后我鼓起勇气站到小凳子上敲击它的键盘,看到打出的字母比我笨拙的手在练习本上写出的字母漂亮得多,感到高兴。但我第一次真正感受到的喜悦是在我打出了一道练习题,骄傲地把它交给了我的女老师的时候。可以肯定,只因为这个原因,她才没有狠狠地训斥我练习中有错误,要是在别的时这些错误候会引起她对我严厉的斥责。
我逐渐长大,从玩具娃娃的年岁到长到童话的年岁,又从童话的年岁长到真实的故事的年岁,而它——那台打字机——仍在不停地工作,总是用它单调的声音讲述着同一个故事。在一个冬天的晚上,在七年坚忍不拔的劳作之后,我的父亲终于完成了一部重要作品。我们家中迸发出欢乐的笑声、祝贺声、交谈声。那台打字机仍然平静地,悄无声息地立在它的角落里。那时在我童年的头脑里闪现出一个想法:我要是那台打字机,在这隆重的晚上我会因受到冷落而不高兴的:这一个晚上的到来,我是出了力的呀……
莉迪亚·柴门霍夫:“波兰世界语者” |
|