【明日黄花】 [míngrì huánghuā] krizantemo post la Festo de Duobla Naŭo (重阳节; tempo por ĝui krizantemajn florojn kaj aŭtunan pejzaĝon) — afero, kiu estas malfreŝa kaj ne plu interesveka; novaĵo, kiu ne plu estas aktuala (esprimo devenanta de la versoj “Ne tuj revenu haste nun ke ni jam renkontiĝis; / ĉagrenos papiliojn morgaŭ la velkiĝ’ de l’ floroj.” La du versoj, cititaj el la poemo Responde al Wang Gong en la Festotago de Duobla Naŭo verkita de Su Shi, priskribas krizantemajn florojn post la Festo de Duobla Naŭo, nome la naŭa tago de la naŭa monato laŭ la luna kalendaro. La origina signifo estas, ke tiam, t. e. morgaŭ, la floroj estos jam velkintaj kaj ne plu interesos la vizitantojn. Poste la esprimo “krizantemo post la Festo de Duobla Naŭo” estas uzata por aludi novaĵon, kiu perdis sian valoron, aŭ ion, kio jam malfreŝiĝis kaj ne plu estas interesa.)
需要提请注意的是,在“明日黄花”词条的世界语译语中,“明日”改译成“post la Festo de Duobla Naŭo”。我以为这样处理可以使译文意思更清楚,更便于理解。