标题: (转帖)王崇芳之--- Amo per Violono [打印本页] 作者: anniespera 时间: 2010-7-26 13:52 标题: (转帖)王崇芳之--- Amo per Violono Nikolo Paganini (itala granda violonisto, 1782 – 1840) estis unu el la plej grandaj violonistoj mondfamaj. Li sciis ankaŭ gajni amikojn kaj influis personojn per lerta artifiko. Jen estas lia rakonto pri anekdoto, kiu okazis al li en 1807.
Bela sinjorino ĉarmis min kaj estiĝis en mi ia kaŝita sento, kiu fortiĝis pro sekreteco.
Iun tagon mi promesis al ŝi surprizon ĉe la sekvanta koncerto – etan muzikan lertaĵon, kiu aludos mian kaŝitan amon al ŝi.
Kiam mi aperis sur podio kun mia violono, de kiu mi forigis la du internajn kordojn, restigante al ĝi nur la kordojn E kaj G., ĉies scivolemo estis plene vekita.
La kordo E, mi klarigis, prezentas la virinon kaj la G viron. Poste mi komencis pecon de dialogo prezentantan kvereleton kaj repaciĝon inter miaj du geamantoj. La kordoj unue riproĉis, poste suspiris, grumblis, ĝemis, incitetis, ĝojĝis, kolombumis kaj voĉe esprimis sian ekstazon. La sceno finiĝis per tio, ke la du geamantoj eĉ ekdancis duopan dancon. La ludado donis al ĉiu aŭskultanto tute neatenditan originalecon.
La amsceno ricevis entuziasman aplaŭdon. La sinjorino, al kiu mi dediĉis ĝin, rekompencis min per plej amplenaj rigardoj.