标题: (转帖)王崇芳之---SANKTA KAJ GRANDA ĴURO, [打印本页] 作者: anniespera 时间: 2010-7-29 10:19 标题: (转帖)王崇芳之---SANKTA KAJ GRANDA ĴURO,
SANKTA KAJ GRANDA ĴURO,
KIU ALPORTAS BENOJN AL LA HOMARO
Jen estas la ĵuro farita de Hipokrato antaŭ pli ol 2,400 jaroj. La ĵuro ne estas longa, sed ĝi faris tre profundan influon al la postaj epokoj. En la nuna tempo la medicin-studentoj en preskaŭ ĉiuj landoj devas lerni tiun ĉi ĵuron en la unua leciono kaj estas postulataj solene fari la saman jŭron kiel Hipokrato faris; kaj ne nur en medicinaj rondoj, sed eĉ en aliaj rondoj, kiel ekzemple de advokatoj, de borsistoj, de kontistoj, ktp.,oni prenas la ĵuron de Hipokrato kiel profesian kriterion. Ĝis nun la legintoj de tiu ĉi ĵuroj nombriĝis je ne malpli ol centoj da milionoj da homoj. Ĝi fariĝis unu el la plej influhavaj dokumentoj.
La ĵuro estas sankta kaj granda. Sankta, ĉar ĝi purigas la animon de la praktikantoj de medicino, konformigi ilian agadon al ilia profesia etiko kaj bridas ĉiajn malvirtojn ĉe ili; granda, ĉar ĝi ebligas, ke centoj da milionoj da pacientoj konservu aŭ plilongigu sian vivon, kaj ankaŭ evitigas al ili suferi neinde la turmentojn kaj malfeliĉojn, kiujn kaŭzis al ili kuracistaĉoj. Jen kial oni diras tute sen troigo, ke ĝi estas ĵuro sankta kaj granda, kiu alportas benojn al la homaro.
Servante kiel la plej frua profesia disciplino de la homaro, la Ĵuro de Hipoprato metas al ni almenaŭ kvar moralajn principolojn, kiujn ĉiuj profesiuoloj devas observi:
1. ĉiam havi dankoŝuldon al sia instruinto de scioj;
2. ne ŝpari siajn fortojn por labori por la bono de sia kliento;
3. neniel profiti de la avantaĝo de sia profesio por fari malmoralaĵojn;
4. severe teni profesian sekreton. En la nuna tempo, kiam regas la merkata ekonomio, la interhomaj rilatoj ne plu restas tute samaj kiel tiuj en la epoko de Hipokrato, sed la esenca spirito kaj la ĉefaj principoj neniel malaktualiĝis. Laŭ mi ĉiuj nunaj kuracistoj, – ne nur kuracistoj, sed ankaŭ praktikantoj de ĉiuj aliaj profesioj – devas legi tiuj ĉi ĵuron sanktan kaj grandan, por reveki kaj plipurigi sian profesian konsciencon.