佛学世界语社区

标题: (转帖)王崇芳之---DU TRIOLETOJ [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-8-7 11:53
标题: (转帖)王崇芳之---DU TRIOLETOJ
Verkis Wang Chongfang
(Ankaŭ ĉi-foje ni citas al la sinprezenta letero de la aŭtoro: “Mi estas juna instruisto en mazgrada lernejo. Eklernis esperanton en 1957. Nun Esperanto estas mia nura konsolo en mia malfacila migrado.” Noto de la Redaktoro)

I. Odore floras krizentem’
Mirinde nobla, neĝe pura,

Dum blovas frosta vent’ en ĝem’
Odore floras krizantem’.

Jam mortas papili’ en trem’
, Sed ridetadas flor’ ebura,
Odore floras krizantem’
Mirinde nobla, neĝe pura.


II.
L’ arbaro pro la prujn’ebrias,
Ruĝanta sange en aŭtun’.

La mondo bela idilias,
L’ arbaro pro la prujn’ ebrias.

Susuro min ve emocias,
Sed baldaŭ vintro venos nun!
L’ arbaro pro la prujn’ebrias,
Ruĝanta sange en aŭtun’.

转自http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=9&ID=2987&page=4






欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4