标题: (转帖)王崇芳之---ESPERANTO KAJ ZAMENHOF VIVU ETERNE [打印本页] 作者: anniespera 时间: 2010-8-20 14:42 标题: (转帖)王崇芳之---ESPERANTO KAJ ZAMENHOF VIVU ETERNE ESPERANTO KAJ ZAMENHOF VIVU ETERNE KUN LA UNIVERSO!
世界语和柴门霍夫将和宇宙同存!
Ĉu vi scias, ke en la vastega universo orbitas du asteridoj en la spaco inter Marso kaj Jupitero de nia planedara sistemo, kiuj estas nomitaj respektive Esperanto kaj Zamenhof? La tiela nomiĝo de la du senĉese rondirantaj asteridoj signifas, ke nia Esperanto kaj ĝia kreinto ekzistos ĉiam kaj eterne kun la universo!
Jen estas du pecoj da tekstoj koncernantaj la du asteridojn, kiujn mi trovi en Vikipedo kaj tradukis en la ĉinan lingvon, por faciligi vian legon kaj dividi kun vi la fieriĝon pro tio:
Pri Esperanto
1421 Esperanto estas asteroido (planedeto orbitanta la sunon en la spaco inter Marso kaj Jupitero) malkovrita de Yrjö Väisälä la 18-an de marto 1936 en Turku, Finnlando. La trovinto donis al ĝi nomon omaĝe al la internacia lingvo proponita de L. L. Zamenhof (pseŭdonime D-ro Esperanto). 1421 estas la orda numero de la asteroido, kaj la kompletan nomon oni povas skribi aŭ 1421 Esperanto aŭ (1421) Esperanto; ofte oni tute forlasas la numeron.
La asteroido havas formon neregulan, ĝia diametro estas proksimume 43 kilometroj. Ĝia grando estas komparebla ekz. kun Fobo, luno de Marso, kiu verŝajne estas kaptita asteroido. Por komparo, la plej granda asteroido Cereso, kiu en 2006 estis reklasita nanplanedo, havas diametron de preskaŭ 1000 km. La longa duonakso de la orbito de Esperanto (duono de ties plej longa diametro) estas 3,091 AU kaj la discentreco 0,078. Tio signifas, ke ĝi orbitas proksimume meze inter Marso kaj Jupitero.
1462 Zamenhof estas ĉefzona asteroido malkovrita fare de la finna astronomo kaj fizikisto Yrjö Väisälä la 6-an de februaro, 1938. Ĝi havas diametron de 25,82 km. Ĝi nomiĝis tiel pro L.L. Zamenhof, la pola okulkuracisto kaj iniciatinto de Esperanto.