B. 用于及物动词词根时,“-ig”前面省略分词后缀“-anta”(或“-inta”)或“-ata”(或“-ita”);换言之,它有主动或被动含义:
a) 主动含义: sci~i amikon pri novaĵo (~i amikon scianta) 把消息告诉给朋友(即:使朋友知道消息) / trink~i ĉevalon je akvo 给马喝水,饮马 / vi vane penas kred~i min, ke tio estas vero 你徒然使我相信那是真的 / vi min maĝ~os, mi vin trink~os 〈谚〉你给我吃的,我就给你喝的;你帮我,我也帮你 / tondro kampulon memor~as pri Dio 〈谚〉雷声使乡巴佬记起上帝(意为:受到危险威胁时才想起上帝) / la patrino dev~is ŝin manĝi en la kuirejo 妈妈强迫她在厨房里吃饭 / ili lern~is sian langon paroli malveron 他们令自己的舌头学会撒谎 / ĉio konjekt~as min, ke ... 所有的事情都使我推想到… / la ideoj pens~as, la sentoj ag~as 理念令人思考,感情令人行动 / mi decid~is mian amikon veni en la teatron 我促使我的朋友决定到剧院里来 / pli bone estas envi~i, ol kompat~i 〈谚〉宁可使人忌妒,也不要使人同情
b) 被动含义: sci~i novaĵon al amiko (~i novaĵon sciata) 把消息告诉朋友(即:使消息被朋友知道) / trink~i akvon al ĉevalo 把水给马饮用,饮马 / mi manĝ~is kokinon al miaj gastoj 我用母鸡招待客人(把母鸡端上来被客人享用) / humileco pardon~as krimojn 谦恭可使罪过得到原谅 / ili kompren~is la neordinaran desegnon 他们给那幅不寻常的画作了讲解(使它被人所理解) / marĉandado aĉeti ne dev~as 〈谚〉讲价钱不一定非得买(意近:生意不成人意在) / hav~i al iu panon 使某人得到面包,给某人提供面包 / kon~i sci~on 使人知道一项通知 / abon~i al iu gazeton 使某人预订杂志 / aŭd~i sian voĉon 使人听到自己的声音,发出声音 / disting~i iun 使某人被辨别出,使某人与众不同【注】1 虽然同一个带有“-ig”的这类动词可能会有主动或被动含义,但它不可同时带有两个宾格补语(即直接宾语),解决的办法是:将其中的一个保留宾格,另一个改用适当介词表示;因此我们不可以说:sci~i amikon novaĵon,而应该选用上面提到的两种说法中的一种(即“sci~i amikon pri novaĵo”或“sci~i novaĵon al amiko”)。【注】2 如果动词性词根前有前缀,上述规则中的“-ig”对“前缀+词根”的整体义起作用: la pluvo malsoif~as (~as malsoifanta) la teron 雨滋润地土(《旧约》) / vi elhak~is (~is elhakita) al vi tombon 你在这里为自己凿坟墓(《旧约》) / li elĉiz~is (~is elĉizita) en la roko loĝejon por si 他在磐石中为自己凿出安身之所(《旧约》)(→ I, Ĉ, Rim.3.)【注】3 虽然被动含义较为常见,但带有后缀“-ig”的动词有时还是会有歧义,为避免词义模糊,可按柴门霍夫的建议在“-ig”前加分词后缀,例如: manĝant~i kokinojn 给母鸡喂食 / manĝat~i kokinojn宰母鸡吃【注】4 尽管按词义分析带有后缀“-ig”的动词是合成性的,但在句法上从反身词的角度看它们起着单纯词的作用:其后的反身代词指向“igi”的主语,而所引起的行为的主体总是不需要用“de”所引导的状语表达出来: li sent~os al vi sian skurĝon 他将使你感受到他的皮鞭(即他将用皮鞭抽打你)(本句中所引起的行为是“senti”,其行为的主体是“vi”,反身代词则指向“sent~i”的主语“li”。请比较: li montros al vi sian skurĝon 他将给你看他的皮鞭) / kion la magistrato anonc~as al mi per vi? 市政府叫你来通知我什么?(请比较:… sendas al mi per vi …派你给我送来) / li konstru~is al sia amatino palacon per fama arkitekto 他请著名的建筑师给自己的情人建造了一所宫殿作者: anniespera 时间: 2010-9-1 10:50
III. 所有带有后缀“-ig”的动词都可以按规则转成:
A. 表示“-ig”引起的行为(ago -~i)或产生事物(-~aĵo)的名词: antaŭ mort~o de urso ne vendu ĝian felon 〈谚〉没有打死熊,不要先卖皮(意为:不要过早乐观) / aprobi la nul~on de kondiĉo 赞成取消一项条件 / kondamnita je pend~o 被判绞刑 / estu trankvila, mi donos al vi kontent~on 请放心,我会给你满足的
a) 单用,如: kial ŝi devus tiel agadi? Kio ŝin ~us? 她为什么非得那么干?什么促使她(那么干)的?
b) 只带有宾语(这一用法通常可避免由“-igi”构成的派生动词的歧义、词形的笨重感或两个以上由宾格名词充当的宾语): la voĉo de la Eternulo ~as cervinojn naski耶和华的声音惊动母鹿落胎(《旧约》) / ekinsistis super li la plejaĝuloj de lia domo, por ~i lin leviĝi de la tero 他家中的老侍坚持要把他从地上扶起来(《旧约》) / ~i la aliajn gazetojn konat~i siajn legantojn kun nia literaturo 劝说其他杂志向它们的读者介绍我们的文学 / fariĝi pli singarda ~is min via propra letero 您的亲笔信使我变得更谨慎了/ rimedo por ~i la mondon komenci uzadi la lingvon 促使世界开始使用这种语言的一项措施【注】1 为使句义明晰,应将不定式的主语置于“igi”和不定式之间,并将不定式的宾语置于其后: ~i sian animon ĝui plezuron de sia laborado 使自己的灵魂享受自己的劳动乐趣。但如果不定式的宾语是代词,则可将它前置: la bezono de viaj servoj ~is min vin voki需要你服务时我就叫你【注】2 “igi”和“fari”有如下区别:a) “igi”没有“做”、“造”的含义: la tajloro faris (ne: ~is) al mi veston 裁缝给我做了一件衣服(这里不可用“~is”) b) “fari”不可以有不定式充当的宾语: io nekonata ~is (ne: faris) pli rapide bati lian koron 不知是什么样的一件事使他心跳加快(此句中不可用“faris”) c) “fari”带有宾语的表语时,相当于“~i esti ia aŭ io”: tio ~is la kronprincon esti singarda = tio faris la kronprincon singarda 这使得王储谨慎起来 / la popolo faris lin episkopo (或 ~is lin esti episkopo) 当地人使(选)他当上主教。由于这两个句型存在的类似性,因而几乎不可避免地会导致在“igi”后略去“esti”,例如在Kabe的笔下就出现这样的句子: ne ~u la invadon tro peza por ili 不要使入侵对于他们过于沉重 / miaj atestoj ~os vin favoraj 我的证据将对你有利作者: anniespera 时间: 2010-9-1 10:50
附2005年版“-ig/”词条原文:
*-ig/. Suf. almetebla al ĉiaj rad-oj kaj esprimanta la efikon de ia kaŭzo, ne precizigante la manieron, kiel efikas tiu kaŭzo, per peto, ordono, trudo aŭ interna neceseco. I- Kun neverba rad., ig signifas: “agi tiamaniere, ke iu alia estu en la stato esprimata de la rad.; fari, ke iu estu ia aŭ iel”; alivorte oni devas ĉiam subkompreni antaŭ la suf. la finaĵon -a: A. Kun ADJEKTIVA rad.: akrigi (fari akra), aliigi, apartigi, beligi, blankigi, blindigi, certigi, dikigi, ktp; laboro lacigas; kiu tro sin pravigas, tiu sin mem kulpigas; tiu flamo lumas, sed tute ne varmigas; la prudento necesigas nin venki la naturon (igas necese, ke ni venku). B. Kun ADVERBA, PREPOZICIA aŭ AFIKSA RAD.: aligi (fari, ke iu venu al, meti ion ĉe ion, almeti ion); disigi (fari disen); eligi (fari, ke io estu el); enigi; forigi; surigi, ktp; ni devas labori por kunigi, ne por disiigi. C. Kun simpla SUBGSTANTIVA rad., ig aldoniĝas al la adj-a formo derivita el la rad.: entuziasmigi (fari entuziasma); flamigi (fari flama); glaciigi, pintigi, publikigi, rajtigi (traktaton), reguligi, ruinigi, ktp; tiu fonto ŝtonigas objektojn. Rim.1 Kun kelkaj subst-oj, kiuj montras mem kvaliton pli ĝuste ol objekton, ig subkomprenigas antaŭ si la finaĵon -o: anigi (fari ano); edzigi (fari edzo); fianĉigi, ktp. Rim.2 Kelkaj verboj signifantaj “meti ion en la staton montratan de la rad.” aŭ “doni al io la formon montratan de la rad.” estas senpere derivitaj per la suf. ig el subst-aj rad-oj: amasigi (meti en staton de amaso; aranĝi en maniero de amaso); krucigi bastonojn (aranĝi en formo de kruco); garbigi grenon; foliigi arĝenton; naturigi beston (laŭnaturigi, aranĝi tiel, ke ĝi konservu naturan vivantan aspekton); ordigi (laŭordigi, aranĝi laŭ ordo); pecigi (meti en staton de pecoj); polvigi; seriigi (aranĝi laŭ serioj); vicigi (aranĝi laŭ vicoj). (→ I, D, c) Rim.3 El aliaj subst-aj oni sammaniere derivas per la suf. ig sen pref-a prep-o verbojn signifantajn “havigi al, provizi per, garni per” (-iz): bukligi, hararon; gustigi manĝon; korpigi ideon (oni uzas ankaŭ enkorpigi). → D); leĝigi popolon (doni leĝojn al); limigi kampon (doni limojn al); rajtigi sendilon (doni rajton al); rimigi versojn; truigi ladon (provizi per truoj); vortigi decidon (doni vortan esprimon al). Rim.4 Konforme al la principo, permesanta forlason de ne nepre necesa afikso, oni pli kaj pli kutimas forigi ĉe la verboj aluditaj en Rim.2 kaj 3 ne nur la pref-on, sed ankaŭ la suf-on ig en la okazoj, kiam la derivita verbo evidente povas havi nur unu sencon: embarasi, niveli, animi, balzami, bridi, bukli, digi, figuri, formuli, gudri, kadri, limi, loki, maski, makuli, nodi, numeri, ombri, ori, rimi, sulfuri, trui, vaksi, vuali, zoni, ktp. Kp la analogajn verbojn senpere derivitajn el nomo de ilo: martelo / marteli. Oni ankaŭ rimarku, ke la mala responda verbo konservas ambaŭ afiksojn: senanimigi, senbridigi, senmaskigi ktp. → I, D, Rim.2. D. Kun SUBSTANTIVA rad., antaŭita de PREFIKSA PREPOZICIO, ig havas diversajn sencojn, laŭ la speco de la pref., sed la subst. estas ĉiam la komplemento de tiu prep. a) Kun loka prep., ig signifas “meti en la lokon esprimitan de la rad.”: albordigi (venigi al la bordo); alcentrigi (puŝi al la centro); devojigi (forklini de la vojo); elartikigi (eligi el la artiko); elnodigi; enbalzamigi (meti en balzamon); endigigi, enkorpigi, enkasigi, enlimigi,enlitigi, enmanigi, ensabligi (ŝipon), enŝipigi, enterigi, entombigi, interdigigi (meti inter digojn); subakvigi (meti sub akvon); surkrucigi (meti sur krucon); surterigi, ktp. b) Kun prep. esprimanta senecon aŭ forigon, ig signifas “senigi je la objekto esprimata de la rad.”: senakvigi (senigi je akvo); senbridigi, senbukligi, senmaskigi, senordigi, senplumigi, senpolvigi, detronigi, senvualigi, dezonigi, ktp. c) Kun prep. esprimanta la manieron (laŭ, en (fm)), ig signifas “meti en la staton esprimatan de la rad.”: endanĝerigi (meti en danĝeran situacion); laŭliniigi palisojn. (→ I, C, Rim.2). Rim.1 Ĉar kelkaj verbaj rad-oj ne ebligas, ke oni devenigu de ili verbojn kun maniera aŭ sengia signifo, oni devas tiri tiajn verbojn el la responda subst-a formo: alfinigi (konduki al fino), endormigi (meti en dormon); malbriligi (senigi je brilo), sendevigi (liberigi iun je devo); senmovigi, sensentigi, senvidigi, ktp. Kiam la subst-a formo estas sufiksohava, tiu suf. ordinare malaperas en la kunmetado: enloĝigi (enloĝej)igi, meti en loĝejon); enveturigi (meti en veturilon); senarmigi (senigi je armiloj) ktp. (→ Rim.3). Rim.2 Ĉar tiu formo de vortfarado per sen esas ordinare pli klara kaj pli drasta, ol la formado per mal, oni ofte kreas analogajn derivaĵojn, kvankam ekzistas pli simpla kontraŭaĵo kaj neaĵo per la pref. mal: seninfektigi (malinfekti); sensigeligi (malsigeli); senŝarĝigi (malŝarĝi); senvestigi (malvesti), senarmigi (malarmi) ktp. Rim.3 Oni ne konfuzu du ŝajne similajn, sed efektive tute malsamajn, formojn de kunmetado, kiuj ambaŭ konsistas el pref-a prep. aŭ adv., subst-a rad., kaj la suf. ig. La unuan tipon, en kiu la subst. estas komplemento de la prep., ni priparolis supre (→ I, D); la alian tipon prezentas tiaj vortoj kiel kunordigi, subordigi, dispecigi, kunamasigi, kies formado estas tute malsimila, ĉar en ili la subst. ne estas komplemento de la prep., sed tiu ĉi prep. aŭ adv. estas pref-e aldonita al jam aparte ekzistanta verbo, rekte derivita el subst. per la suf. ig (→ I, C), tiamaniere, ke oni devas analizi tiajn vortojn ne jene: kun-ordo-igi, sub-ordo-igi, dis-pecoj-igi, sed jene: kun-ordigi (“ordigi-kun”, igi en ordon paralele kun io alia); sub-ordigi (“ordigi-sub”, igi en ordon sur io alia, depende de io alia); dis-pecigi (“pecigi-dis”, dise meti en staton de pecoj), kc. II- Kun VERBA rad. ig signifas: “agi tiamaniere, ke iu alia faru la agon esprimatan de la rad.”: A. Kun netr-aj verboj, subkomprenigas antaŭ si la part-an suf-on -anta (aŭ -inta); ĝi do transitivigas la verbojn: abortigi (igi iun abortanta); bruligi, ĉesigi, daŭrigi, devigi (fari ke iu devu); dormigi, enuigi, estigi, faligi, ĝojigi, haltigi, irigi, kurigi, kuŝigi, kutimigi, mortigi, pasigi, pendigi, pereigi, rapidigi, sidigi, starigi, suferigi, ŝprucigi, venigi, ktp. Rim. Kiel pri multaj verboj, la subjekto povas direkti la agon sur sin mem (refleksivaj verboj): sin mortigi, sin sidigi, sin starigigi, ktp. B. Kun (tr)-aj verboj, ig subkomprenigas antaŭ si la part-ajn suf-ojn -anta (aŭ -inta) aŭ -ata (aŭ: -ta); alivorte ĝi havas sencon jen aktivan, jen pasivan. a) Aktiva senco: sciigi amikon pri novaĵo (igi amikon scianta); trinkigi ĉevalon je akvo; vi vane penas kredigi min, ke tio estas vero; vi min manĝigos, mi vin trinkigos; tondro kampulon memorigas pri Dio; la patrino devigis ŝin manĝi en la kuirejo; ili lernigis sian langon paroli malveron; ĉio konjektigas min, ke ...; la ideoj pensigas, la sentoj agigas; mi decidigis mian amikon veni en la teatron; pli bone estas enviigi, ol kompatigi ktp. b) Pasiva senco: sciigi novaĵon al amiko (igi novaĵon sciata); trinkigi akvon al ĉevalo; mi manĝigis kokinon al miaj gastoj; humileco pardonigas eĉ grandajn krimojn; ili komprenigis la neordinaran desegnon; marĉandado aĉeti ne devigas; tiu afero decidigis la militon; havigi al iu panon; konigi sciigon; abonigi al iu gazeton; aŭdigi sian voĉon; distingigi iun, ktp. Rim.1 Kvankam unu sama ig-verbo povas esti jen aktiva, jen pasiva, ĝi ne povas havi siajn du komplementojn en akuz., sed unu el ili devas esti konstruata kun prep.; oni ne povas diri: “sciigi amikon novaĵon”, sed oni devas uzi unu el la du supre montritaj konstruoj. Rim.2 La supraj reguloj aplikiĝas al la verboj, derivitaj per ig el verboj, jam kunmetitaj kun pref.: la pluvo malsoifigas (igas malsoifanta) la teron; vi elhakigis (igis elhakita) al vi tombon; li elĉizigis (igis elĉizita) en la roko loĝejon por si. (→ I, D, Rim.3.) Rim.3 Kvankam la pasiva senco estas pli ordinara kaj ofta, la ig-verbo povas iafoje esti dubasenca. Por forigi ĉiun dubon, oni povas laŭ la konsilo de Zamenhof esprimi antaŭ la suf. ig la part-aan suf-on, ekz.: la farmisto manĝantigis aŭ manĝatigis siajn kokinojn. esprimado de tiu suf. estas necesa, kiam oni volas precizigi, ke la ago okazos en la estonteco: sin devontigi al la pagado de grandaj sumoj; naskontigi inon. Rim.4 Malgraŭ tiu kunmetada analizo, oni atentu, ke la ig-verboj rolas kiel simplaj verboj el la vidpunkto de la sintakso: la eventuala refleksivo rilatas post ili al la subjekto de igi, kaj la subjekto de la kaŭzata ago neniam povas esti esprimata per la de de la agantadjekto: li sentigos al vi sian skurĝon (Kp: li montros ...); kion la magistrato anoncigas al mi per vi? (Kp: sendas ...); li konstruigis al sia amatino palacon per fama arkitekto. III- El ĉiuj verboj derivataj per ig, oni povas regule devenigi: A. Subst-ojn, kun la senco “ago -igi”, aŭ “-igaĵo”, ekz.: la mortigo je Cezaro; aprobi la nuligon de kondiĉo; kondamnita je pendigo; estu trankvila, mi donos al vi kontentigon. B. Adj-ojn, kun la senco “-iganta, povanta -igi”, ekz.: saniga aero; mortiga frapo; ruinigema filino de Babel. C. Adv-ojn, kun la senco “en -iga maniero”, ekz.: enuige paroladi; devige rideti. Rim. Ĉe tiuj derivitaj adj-oj kaj adv-oj, la suf. estas ofte malmulte utila, kaj tial forlasita: disting(ig)a, dolor(ig)a, lim(ig)a ktp. IV- ig/i (tr) Uzata memstare, havas la saman sencon kiel la suf.. Sed, en la praktiko, Zamenhof uzas ĝin nur kun la sencnuanco “instigi, persvadi, atingi”, aŭ sola: mi prenis kaj dissigelis.—Kiel do vi ...? —Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis; kial ŝi devus tiel agadi? Kio ŝin igus?; aŭ nur kun verba objekto, ordinare por eviti aŭ sencodubon, aŭ nekutiman kunmetaĵon (-iĝigi) aŭ troan akumulon de diversaj objektoj: lia voĉo igas cervinojn naski; ekinsistis la plejaĝuloj, por igi lin leviĝi de la tero; igi la aliajn gazetojn konatigi siajn legantojn kun nia literaturo; fariĝi pli singarda igis min via propra letero; rimedo por igi la mondon komenci uzadi la lingvon; la maniero, kiel igi la libristojn havi ĉiam librojn Esperantajn; vintra tago igas la grupojn ĉirkaŭ ĉiu kameno fari pli malvastan ligon kontraŭ la elementoj. Rim.1 Oni devas pro la klareco ĉiam meti la subjekton de la inf. inter igi kaj tiu inf., kaj post la inf. ties objekton: igi sian animon ĝui plezuron de sia laborado. Tamen, se la objekto de la inf. estas pron., ĝi povas stari antaŭe: la bezono de viaj servoj igis min vin voki. Rim.2 La diferencoj inter igi kaj fari estas propre: a) ke igi neniam signifas “krei”, “produkti”: la tajloro faris (ne: igis) al mi veston; b) ke fari neniam havas inf-an objekton; la frazo de la F.K.: io nekonata faris pli rapide bati lian koron devas esti korektita al: ... igis ...; c) ke fari kun objekta predikativo egalas ĝuste al igi esti: tio igis la kronprincon esti singarda aŭ: tio faris la kronprincon singarda; same: la popolo faris lin episkopo aŭ igis lin esti episkopo. La analogeco inter tiuj du fraztipoj preskaŭ neeviteble kondukis al la forigo de esti: ne igu la invadon tro peza por ili; miaj atestoj igos vin favoraj.