原邮件:
Mi havas peton al vi. Mia franca amiko, kiu estas pensema kaj bonkora, tamen iomete pesimisma pri tiu cxi mondo. Jen la parto de lia letero. Mi sendas gxin al vi, kaj mi deziras vian respondon.
Nu, eble mi cxesu. Mi nur volas aldoni alian pensajxon, tute sen rilato kun la antauxaj linioj ! Hodiaux (fakte hieraux!) cxe la radio-informoj, mi auxdis, ke iu auxtomobilisto fugxis policistan kontrolon... kaj fugxante mortigis la policiston. Jam tio estas malbona afero, kaj mi tuj pensis pri la familio de la mortinta policisto. Iom poste, mi auxdis ke la policisto (cxirkaux 40-jara) havis 2 infanojn. Tiam miaj okuloj malsekigxis, kaj plurfoje poste, kiam mi repensis pri tio. Ahx, kia mondo ! :-( Kial do ? Kiam vi rekontaktigxos kun via bonza amiko, aux kun alia, kiu multon scias pri budhismo, mi petas vin, kara Xiao, demandi lin pri tio. Kial do tia mondo kaj tiaj malfelicxoj ? Kial do bonuloj suferas pro malbonuloj ? Mi vere tre interesigxas pri respondo, tamen mi dubas, ke iam mi ricevos por mi kontentigan respondon.Gxis nun, neniu respondo (el la kristanismo, el filozofio, el scienco,...) kontentigis min : eble tro postulema homo mi estas !
汉译:
“有一事求你帮助。有一法国朋友,多思而善良,但意志消沉。这是他邮件的一部分,我转过来,希望得到你们的回复:
(下面引用法国世界语者的邮件)