佛学世界语社区

标题: [Transpublikigo] Statuto de BLE [打印本页]

作者: Miaohui    时间: 2010-12-14 11:04
标题: [Transpublikigo] Statuto de BLE
  = Statuto de BLE =

  (la l-a projekto)

  1. Nomo
  Nia ligo sin nomas "Budhana Ligo Esperantista", mallongige "BLE".

  2. Sidejo
  La sidejo de la ligo troviĝas ĉe la adreso de la ĝenerala sekretario.

  3. Celo
  Inspirite de etika kaj religia tradicio 2500 jaraĝa, kune kaj individue agadi por la liberiĝo de ĉiuj estaĵoj el suferado kaŭzata de avidemo, malamo kaj malkompreno, per la praktikado de la instruo de la Budho strebanta al atentoplena kaj respondeca vivo de ĉiu. Kontribui al la disvastiĝo tiel de Esperanto en la tutmonde etendiĝanta diverstradicia budhana komunumo kiel de la Dharmo (la Instruo) en la Esperanta medio, por la bono kaj feliĉo de la homaro sur paca mondo.

  4. Membreco
  La ligo havas du membro-kategoriojn, individua membro kaj aligita membro.
  (1) Individua membro estas tiu, kiu sendis aliĝilon kaj pagante abonas la bultenon de la ligo. (Tiu, kiu ne pagokapablas, aŭ kiu loĝas en lando, kie estas malfacile sendi monon eksterlanden, povas esti individua membro senpage, kondiĉe ke la estraro aprobas tion.)
  (2) Aligita membro estas tiu, kiu apartenas al landa sekcio de la ligo kaj tamen ne abonas la bultenon.
  (3) Ankaŭ tiu, kiu ne volas membriĝi al BLE, povas pagante aboni la bultenon.

  5. Agadoj
  Por atingi la supre menciitan celaron la ligo disvolvas jenajn agadojn:
  (1) eldonadon de la bulteno "La Esperanta Budhano"
  (2) eldonadon de la reta informilo
  (3) diskutadon pri budhismo pere de Interreto
  (4) budhanan fakkunsidon dum UK.
  (5) aliajn laŭbezonajn agadojn

  6. Decido
  Por decidi necesajn aferojn rilate la agadojn, la ligo havas jenan sistemon.
  (1) diskut-grupo sur Interreto estas la loko, kie oni diskutas pri diversaj temoj. Kiam necesas, ene de la grupo estrarano rajtas proponi ĝeneralan voĉdonon. Tiuj, kiuj ne havas aliron al Interreto, povas partopreni en ĝi, sendante sian opinion per letero al la ĝenerala sekretario.
  (2) La estraro havas la rajton decidi detalojn de la agadoj. Kiam urĝe necesas ia decido, la prezidanto, aŭ la vic-prezidanto (se la unua ne povas plenumi la taskon) povas fari tion.
  (3) La ĝenerala kunsido de la ligo okazas kadre de UK. Ĝi rajtas kaj devas doni aprobon / malaprobon al la faritaj decidoj de la diskut-grupo kaj de la estraro, kondiĉe ke en la kunsido ĉeestas ne malpli ol 10 procentoj de la tuta indivudua-membraro. Decido de la ĝenerala kunsido superas ĉiujn aliajn decidojn.
  (4) A1 ĉiuj decidoj povas partopreni ekskluzive individuaj membroj.

  7. Estraro
  La estraro konsistas el pluraj membroj, inkluzive de prezidanto, vic-prezidanto, ĝenerala sekretario, kasisto, redaktoro, informanto, administranto de Interreto, k.a.
  La ofic-periodo de la estraro estas 3 jaroj. Eblas renovigo de posteno post la ofic-periodo. Ĉiuj estraranoj-kandidatoj devas sin anonci por kandidatiĝo sur la ret-grupo. Kiam pluraj kandidatiĝas sur la sama posteno, oni havas voĉdonon sur la ret-grupo aŭ ĝeneralan baloton far ĉiuj individuaj membroj.
  Kiam iu estrarano montriĝas ne taŭga al sia posteno, la ceteraj estraranoj povas ekskludi lin/ŝin eĉ dum la ofic periodo, kondiĉe ke ili ĉiuj samopinias.

  8. Landa (Regiona) Sekcio
  En la lando aŭ regiono, kie loĝas pli ol 2 individuaj membroj, ili povas fondi landan aŭ regionan sekcion de la ligo. Ĉiu landa sekcio povas havi sian propran nomon, bultenon, kunsidon, statuton, kaj aliajn organizajn sistemojn, kondiĉe ke ili ne kontraŭstaras la celon de BLE.

  9. Financo
  La ligo subtenas sian agadon pere de enspezoj el abonkotizoj kaj monoferoj. La kasisto administras la financon kaj devas raporti ĉiujare la rezulton de la financo. La abonkotizon povas decidi la estraro.

  10. Ŝanĝiĝo de la statuto
  La statuto povas esti ŝanĝita, kondiĉe ke en la ĝenerala kunsido pli ol du trionoj de la tuta individua-membraro ĉeestanta aprobas.
  noto: Tiu ĉi projekto estis publikigita en la diskut-grupo de BLE. Se vi havas opiniojn, kritikojn, proponojn, do sendu ilin al la ĝenerala sekretario aŭ al la diskut-grupo.

El La Esperanta Budhano N-2, 2003

Tiuj, kiuj volas aliĝi al BLE, povas elŝuti la dokumenton libere.
(, 下载次数: 155)




欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4