佛学世界语社区

标题: 【Transpublikigo】Mia Esperantisteco, Mia Budhaneco-Stechjo [打印本页]

作者: Miaohui    时间: 2010-12-16 01:37
标题: 【Transpublikigo】Mia Esperantisteco, Mia Budhaneco-Stechjo
Stephen Schwichow, Usono
Bonvolu permesi ke mi prezentu min al vi Esperantistojr gesamganoj. Mi nomiĝas Stephen (Stechjo) Schwichow, kaj mi loĝas preskaŭ 7 jarojn en San Francisko, Kalifornio, USONO. Profesie mi estas Administranto por dungitaro je la Ŝtata Advokat-Asocio de Kalifornio. Bonvolu noti ke dum mi ne estas advokato mem, mi ja konas multajn ŝercojn pri tiu temo. Mi parolas la anglan, Esperanton, iomete la germanan kaj la rusan, kaj pro mia budhana praktikado en Japanio mi trovus necesejon se urĝus. Mi estas vegetarano, Budhano dum 35 jaroj en la Usona filio de la japana Rissho Kosei-kai (Niĉireneska tradicio) kaj samtempe (15 jaroj) Unitaria-Universalisto.
Dank' al artikolo en januara (1970) numero de la magazino LIFE (Vivo), dediĉita al 'filozofioj por la 70-aj jaroj', mi unue legis pri la Budho-Darmo, instruita per la iama Nichiren-Shoshu-Sokagakkai.
Dum tiu tempo mia vivo, kiel juna viro, ege aĉis al mi pro mankoj de laboro, memfido kaj espero. Trovi kaj praktiki la Sutron de la Lotus-Floro elĉerpis de mia koro novan esperon kaj memfidon.
Komence mi lernis ke necesas nur ĉanti la Sanktan Titolon kaj ĉiu deziro plenumiĝos. Efektive, post tiom da jaroj, studoj kaj praktikado mia simpligema kompreno evoluiĝas kaj mi nun scias ke la Budho-Darmo estas ĉiam 'lerta rimedo' kiu kuracas laŭ la necesoj kaj mensaj kondiĉoj de la suferanto.
En 1991, kiam mi loĝis en Sakramento, Kalifornio kaj aniĝis al la loka Unitaria-Universalista Societo, mi studis la sanigan ĉinan ekzercsistemon Chigung-Tajchi-on, en kiu oni uzas ege malrapidan korpmovadon kvazaŭ meditadon. En la halo kie ni praktikis mi vidis libro-ŝrankon kun diversaj faldfolioj, inter kiuj estis 'Learn Esperanto - Free 10-Lesson Postal Course' (Lernu Esperanton - Senpaga 10-leciona
Poŝt-kurso). Mi prenis ekzempleron, ĉar mi memoris ke mi legis pri Esperanto antaŭ multaj jaroj dum mia junaĝo. Eĉ tiam mi kredis ke Esperanto estas bona ideo.
Ege ekscitite mi sukcesis la kurson post 12 semajnoj kaj post unu jaro mi vojaĝis al Orient-eŭropo per Esperanto.
Mi konsideras min kiel 'engaĝiĝanta' Budhano kaj pro tio mi esperantiĝis kaj plue partoprenas multajn organizojn celantajn plibonigi la mondon.
Ekde 1970, kiam mi burĝonis, mi partoprenas la gej-rajtan movadon. Kaj antaŭ 6 jaroj la San-Franciska urbestro nomis min deligito je la LGAT* Aviz-Komitato de la Urba "Komisiono pri Homaj Rajtoj".
Pasintan oktobron mi akompanis la pastrinon de la Unua Unitaria- Universalista Societo de San Francisko al iu malgranda urbeto, Geluksdal, 50 kilometrojn for de Johannesburgo, Sudafriko, kie ni restis 2 kaj duono da semajnoj ĉe la Thabong-Komunumo de Dominikanaj Monaĥinoj. Tie, mi renkontis, kunvivis kaj helpis virinojn kaj geknabojn - plejparte georfojn - kiuj suferas pro Aidoso.
Kion mi lernis en Sudafriko? Mi lernis ke mi estas nur unu persono, sed mi ja havas la povon tuŝi la vivojn de aliaj, se mi nur decidu fari tion. Pro tiu sama sinteno mi estas Esperantisto. Kaj por mi, ĉio devenas de la Budho-Darmo. Jes, ja, vere mi deziras disdividi la Budho-Darmon inter Esperantistoj kaj Esperanton inter Budhanoj. Sed eĉ pli grave mi ankaŭ portas al ĉiuj miaj amikoj kaj la Budho- Darmon kaj la mesaĝon de Doktoro Esperanto pri homaranismo celante paceman mondon.
Kun manoj kunpremitaj,
Stechjo

Lesbaj, Gejaj, Ambaŭseksemaj, k.Transgenraj civitanoj
La Esperanta Budhano / N-ro 3






欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4