佛学世界语社区

标题: [转帖]配李威伦一册18课的读物 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-2 10:23
标题: [转帖]配李威伦一册18课的读物
[转帖]配李威伦一册18课的读物




配李威伦一册18课的读物(征求意见稿)
  作者:温晋根老师
   
  aldona legajxo por leciono 18 de lernolibro de Li Weilun

  Dua-foja UK en Ĉinio
  En 1986 okazis en Beijing la 71-a Universala Kongreso de Esperanto. De tiam 18 jaroj pasis. Junuloj kiuj ĉeestis en tiu kongreso nun jam fariĝis mez-aĝuloj kaj mez-aĝuloj en tiu kongreso nun estas maljunaj. Eĉ iliaj infanoj jam fariĝis plen-aĝuloj. Sed la kongreso restas ne-forges-ebla por multaj ĉinaj esperantistoj. Antaŭ cent jaroj ĉinoj jam ekkonis Esperanton kaj de tiam multaj ĉinoj fariĝas esperantistoj. Ili eldonas librojn, vortarojn en Esperanto, kaj per Esperanto ili konigas al eksterlandaj homoj vivon de ĉina popolo. Multaj sin okupas pri skribado kaj tradukado. Antaux 1978 mult-foje ĉinaj esperantistoj ĉeestis en UK en aliaj landoj. Dum multaj jaroj ili esperis, ke iam UK okazos en Ĉinio. En 1986 unua-foje UK okazis en Ĉinio. Tiu UK montris al aliaj popoloj, ke Ĉinio sub-tenas Esperanton.
  Post tiu UK, kelkaj forlasis Esperanton kaj maldaŭrigis lerni ĝin, sed multaj daŭre lernas kaj uzas ĝin. Multaj junuloj venis al esperantistaro. Hodiaŭ multaj tiamaj kongresanoj jam fariĝis bonaj parolantoj de Esperanto. Ĉi-jare multaj el ili vizitos UK-on la duan fojon. Ĉi-foja UK estos pli interesa ol tiu en 1986, ĉar nia lando estas pli mal-ferma kaj pli riĉa ol tiam. Ĉio estas pli facila. Loĝado kaj manĝo ne estos problemoj por fremd-land-anoj. Ĉar estas ĉiaj loĝejoj kaj manĝejoj, karaj kaj mal-karaj. Do riĉaj kaj malriĉaj esperantistoj havos sian loĝejon kaj manĝejon. Ili estos same bon-venaj. Iuj alilandaj kongresanoj povos loĝi ankaŭ en hejmoj de Pekinaj esperantaj amikoj. Ili pasigos ne-forgeseblan semajnon dum la 89-a UK.
  原文链接:http://reto.cn/cgi-bin/forumo/luntan.cgi?id=cina&page=1&action=view&number=2850.cgi&img=no&category=name&keyword=Wen





欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4