la suno ankoraŭ ne leviĝis, estis ankoraŭ mallumeta.
tial mi intencis kuiri supon de ŝafaĵo kun rafano, en kiu kutime oni metas koriandron por plibongustiĝi.
Mi estas miopulo, sed mi ŝatas sporton, tial mi ne volas kunporti okulvitrojn.
Mi devis tre proksimiĝis al ĉiu legoma stalfako por vidi, ĉu estas koriandro.
Serĉante kelkan tempon, finfine mi trovis stalfakon vendantan koriandron.
Sed mi estas malkontenta je la koriandro de la stalfakisto.
Sed la koriandro de tiu stalfako estas longa kaj dika, evidente ĝi estis plantita malnature kun multa kemia sterko.
Por altigi la produktan kvanton kaj plimultigi enspezon, ili uzas ekscesa kemian sterkon, senzorgante la sanon de la urbanoj.
Montrante la koriandron, mi kolere kritikis la stalfakiston: Kiom da kemia sterko vi uzis? Vidu, kiom dika ĝi estas! Ĉu ĝi ankoraŭ aspektas kiel koriandro?!
La stalfakiston, kaŭrante, ĵetis rigardon al mi, diris nemeritite: "originale ĝi ne estas koriandro!"
Mi kliniĝis kaj strabis, atente rigardis. Reale ne estas koriandro, sed celerio(毛芹菜)!
欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) | Powered by Discuz! X3.4 |