·ðѧÊÀ½çÓïÉçÇø

±êÌâ: £ÛתÌû£ÝLa Princino Kaj La Drako [´òÓ¡±¾Ò³]

×÷Õß: anniespera    ʱ¼ä: 2010-5-2 11:27
±êÌâ: £ÛתÌû£ÝLa Princino Kaj La Drako
£ÛתÌû£ÝLa Princino Kaj La Drako



¡¡¡¡La Princino Kaj La Drako

¡¡¡¡--------------------------------------------------------------------------------

¡¡¡¡Roluloj:
¡¡¡¡Reĝo, Reĝino, Belega Princino, Bonaspekta Princo, Gardisto I, Gardisto II, Servistino, Drako
¡¡¡¡--------------------------------------------------------------------------------

¡¡¡¡Sceno I
¡¡¡¡(Reĝo, Reĝino, kaj Bonaspekta Princo sidas en luksa kastela ĉambro.)
¡¡¡¡Reĝo
¡¡¡¡Kia bela tago.
¡¡¡¡Bonaspekta Princo
¡¡¡¡Sed kie estas la Princino?
¡¡¡¡Reĝino
¡¡¡¡Ŝi ludas en la ĝardeno kun la servistino.
¡¡¡¡Bonaspekta Princo
¡¡¡¡Ĉu tio estas sekura? Oni diras, ke drakoj loĝas proksime.
¡¡¡¡Reĝino
¡¡¡¡Ne zorgu. La servistino estas bona virino, kaj la gardistoj ankaŭ ŝin protektas. (La servistino eniras.)
¡¡¡¡Servistino
¡¡¡¡(Histerie, al la Gereĝoj) Ho ve, ho ve, La Princino, drako, ho ve, ve, mia Princino, ve! (ploras)
¡¡¡¡Gereĝoj
¡¡¡¡(Ege agitataj kaj konfuzitaj) Kio okazis? (Gardistoj eniras.)
¡¡¡¡Gardisto I
¡¡¡¡Ho ve, mi vidis hom-manĝeman drakon, kaj la Princino malaperis! Mi certas, ke la drako forportis la princinon!
¡¡¡¡Gardisto II
¡¡¡¡Jes, jes, granda drako!
¡¡¡¡Reĝino
¡¡¡¡Kio okazis al mia infano!?
¡¡¡¡Reĝo
¡¡¡¡Gardistoj! Iru for! Serĉu la Princinon!
¡¡¡¡Gardisto I
¡¡¡¡Mi kompreneble volas serĉi la Princinon, sed ne eblas. (Rompas sian lancon.) Mia lanco ĵus rompiĝis. Hieraŭ.
¡¡¡¡Reĝo
¡¡¡¡Kial vi ne diris tion al mi?
¡¡¡¡Gardisto I
¡¡¡¡Mi ne havis la tempon. Sed mi baldaŭ riparos ĝin.
¡¡¡¡Reĝo
¡¡¡¡Arrrgh! (Al Gardisto II) Kaj vi?
¡¡¡¡Gardisto II
¡¡¡¡Mia piedo doloras! Mia kruro doloras!
¡¡¡¡Servistino
¡¡¡¡Ve!
¡¡¡¡Reĝo
¡¡¡¡(Al la bonaspekta princo) Do, ĉu vi ne estas princo? Vi helpu ŝin!
¡¡¡¡Bonaspekta Princo
¡¡¡¡Jes, mi estas bonaspekta princo. Sed se la drako vundus min, mi ne restus bonaspekta.
¡¡¡¡Reĝino
¡¡¡¡(Kolere) Se iu ne helpos mian infanon, mi vundos ĉiujn. (La reĝo severe rigardas la gardistojn)
¡¡¡¡Gardisto I
¡¡¡¡(Kontemplas sian lancon) Se mia lanco funkcius...
¡¡¡¡Gardisto II
¡¡¡¡(Frotas sian kapon, ĝemas) Mia kapo doloras!
¡¡¡¡Reĝino
¡¡¡¡Mi foriras. Se iu volas helpi min kaj mian infanon, vi devas foriri kun mi. Nun. (Foriras)

¡¡¡¡--------------------------------------------------------------------------------

¡¡¡¡Sceno II
¡¡¡¡(Drakokavo. Drako kaj Princino sidas ĉe tablo. Sur la tablo estas granda kuko, tepoto, kaj tasoj. La kuko aspektas kvazaŭ ĝi ĵus elvenis la fornon.)
¡¡¡¡Drako
¡¡¡¡Dankon pro via helpo je la farado de la kuko.
¡¡¡¡Princino
¡¡¡¡Ne dankinde. Mi ŝatas kuiri. Ankaŭ vi certe helpis; vi ĝin bakis.
¡¡¡¡Drako
¡¡¡¡Mi manĝus kukon pli ofte, se mi havus iun por helpi min. Mi ne povas fari ĝin sole.
¡¡¡¡Princino
¡¡¡¡Kial ne?
¡¡¡¡Drako
¡¡¡¡Mi ne havas manojn kun lertaj fingroj. (Subite) Aŭskultu: Ĉu estas iu ekster la kavo?
¡¡¡¡Princino
¡¡¡¡Kiu estus tie?
¡¡¡¡Drako
¡¡¡¡(Laŭte) Kiu vi estas? Envenu!
¡¡¡¡Bonaspekta Princo
¡¡¡¡(Laŭte) Redonu la princinon!
¡¡¡¡Princino
¡¡¡¡Kial?
¡¡¡¡Reĝino
¡¡¡¡Mia kara! Ĉu vi sanas? Ĉu la drako vundis vin?
¡¡¡¡Servistino
¡¡¡¡(Plorante) Ho ve! La princino!
¡¡¡¡Drako
¡¡¡¡Kompreneble ne! Kia ideo!
¡¡¡¡Gardisto I
¡¡¡¡(Flarante; al Gardisto II) Mi flaras kukon!
¡¡¡¡Gardisto II
¡¡¡¡(Flarante) Ankaŭ mi.
¡¡¡¡Reĝo
¡¡¡¡Redonu la princinon!
¡¡¡¡Reĝino
¡¡¡¡Tuj!
¡¡¡¡Drako
¡¡¡¡(Al la princino) Kial ili blekas al ni?
¡¡¡¡Princino
¡¡¡¡Mi ne scias. Eble ili malsatas. (Eksteren) Patro, Patrino! Envenu. Manĝu kukon kun ni.
¡¡¡¡Bonaspekta Princo
¡¡¡¡Kuko?
¡¡¡¡Reĝino
¡¡¡¡Ve, ŝi frenezas! Gardistoj, savu ŝin!
¡¡¡¡Gardistoj
¡¡¡¡(Unu la alian, kune) Vi!
¡¡¡¡Drako
¡¡¡¡Ĉu vi deziras kukon aŭ ne? Ni havas sufiĉe da kuko por ĉiuj.
¡¡¡¡Bonaspekta Princo
¡¡¡¡Kuko?
¡¡¡¡Gardisto I
¡¡¡¡Mi sciis, ke mi flaris kukon.
¡¡¡¡Reĝino
¡¡¡¡Gardistoj!
¡¡¡¡Gardisto II
¡¡¡¡Vi eniru unue.
¡¡¡¡Gardisto I
¡¡¡¡Ne, vi.
¡¡¡¡Reĝo
¡¡¡¡Mi flaras kukon!
¡¡¡¡Servistino
¡¡¡¡Kuko?
¡¡¡¡Bonaspekta Princo
¡¡¡¡Kuko?...Mi flaras kukon...kaj teon.
¡¡¡¡Princino
¡¡¡¡(Eksteriras kun peco da kuko.) Envenu ĉiuj!
¡¡¡¡Bonaspekta Princo
¡¡¡¡Ŝi havas kukon!
¡¡¡¡Gardisto I
¡¡¡¡Mi malsatas.
¡¡¡¡Gardisto II
¡¡¡¡Ankaŭ mi. Ni manĝu ĝin.
¡¡¡¡Gardisto I
¡¡¡¡Vi eniru unue.
¡¡¡¡Gardisto II
¡¡¡¡Ne, vi.
¡¡¡¡Reĝino
¡¡¡¡Mia infaneto kara, ĉu vi sanas?
¡¡¡¡Princino
¡¡¡¡Kompreneble. Envenu antaŭ la kuko malvarmiĝos!
¡¡¡¡Reĝo
¡¡¡¡Sed...la drako.
¡¡¡¡Princino
¡¡¡¡Jes, li manĝos kun ni.
¡¡¡¡Bonaspekta Princo
¡¡¡¡Li manĝos nin!
¡¡¡¡Princino
¡¡¡¡Kial li volus manĝi vin? Kuko multe pli bongustas!
¡¡¡¡Drako
¡¡¡¡Mi verŝas teon por vi! Envenu!
¡¡¡¡Reĝino
¡¡¡¡Ĉu estas vere sekura?
¡¡¡¡Princino
¡¡¡¡Kompreneble. La drako estas mia bona amiko.
¡¡¡¡Drako
¡¡¡¡Mi volas renkonti vin! Bonvenon!
¡¡¡¡Ĉiuj
¡¡¡¡(Rigardante unu la alian) Nu...ni manĝu! (Eniras.)

Ô­ÎÄÁ´½Ó£ºhttp://www.esperantonebraska.org/?id=skr_dra_princino&k=u&l=eo&ml=

ÍøÉÏ¿´µ½Ò»ÆªÊÀ½çÓïСϷ¾ç£¬Ìû¹ýÀ´£¬¹©ÓÐʱ¼äµÄѧÓÑÔĶÁ¡£




»¶Ó­¹âÁÙ ·ðѧÊÀ½çÓïÉçÇø (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4