LA VERDA KORO
de Julio BAGHY
CXapitro 2: La instruisto kaj lernantino -12
La militkaptito restas sur la strato. Li atentas, auxskultas kaj pensas, pensas, pensas ...
-- Rugxa floro en blanka Siberio ... Ne bone mi diras. Blanka floro en rugxa Siberio ... Ne! ... Eh, estas egale! SXi estas interesa knabino, kiu havas inteligentan kapon kaj bonan koron kaj ... kaj mi estas nur militkaptito.
Li marsxas, marsxas, marsxas en la vespera silento al la kazerno, kiu staras ekster la urbo; al la kazerno, en kiu militkaptitoj kusxas kaj maldormas, rigardas al la plafono, faras fantaziajn bildojn, auxskultas la parolon de la silento kaj de mateno gxis nokta dormo ili diras nur unu vorton: "Hejmen! ... Hejmen!"