佛学世界语社区

标题: Monaĥejo Tiefosi antaŭ la printempa festo [打印本页]

作者: Miaohui    时间: 2011-2-2 23:38
标题: Monaĥejo Tiefosi antaŭ la printempa festo
                    
En la monaĥejo, nia ĉiutago estas ordinara kaj kvieta. Tamen  antaŭ la printemnpa festo la ruĝaj versparoj kaj ruĝaj lanternoj montris festan etoson. Morgaŭ komenciĝos la duonmonata ceremonio por favori  ĉiujn vivestaĵojn, do certe venos multaj budhanoj kaj pilgrimantoj. Antaŭ  la printempa festo mi faris kelkajn fotojnj kun mia novjara bondeziro  por karaj samideanoj.
Pordegaro de la monaĥejo:



La halo de Budho Ŝakjamunio

La Halo de Pordego

Koridoro

La meza korto

La halo de Tiefo (Fera Budho)

La halo de Tripitako (La supra etaĝo funkcias kiel nia esperanta klasĉambro)

Memora halo de la rekonstruinto de la nuna Monaĥejo

La budhanoj en la kuirejo eklaboris por fari “jiaozi” por la printempa festo


La unua printempa gasto
Posttagmeze mi vidis birdeton kuŝanta sur balkono mortante. Eble ĝi  falis de la tegmento pro malvarmo aŭ malatento. Mi portis ĝin en la  ĉambro por varmigi ĝin kaj beni ĝin per mantro. Post  ellasado de sanga  fekaĵo ĝi iom pli vigliĝis kaj eĉ povis flugeti. Nun ĝi ripozas kviete  sur mia libroŝranko. Ĝi estas nia unua gasto por la printempa festo.

                                    
                    
                                    




欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4