Saluton !
En la elsendo de la 21-a ĝis la 25-a de marto, E-redakcio de Ĉina Radio Internacia prezentos al vi jenan enhavon.
Lunde, la 21-an de marto, ĉiuj, kiuj konas Tomur Dawamat, scias, ke li ne nur havas noblan virton, ĝuas grandan prestiĝon kaj estas profunde respektata , sed ankaŭ estas talentoplena, fervora naciminoritata poeto ĝuanta grandan renomon en la poeziaj rondoj. En tiutaga programero Tra la Mondo, redaktoro Yunying prezentos al vi la rakonton de Tomur Dawamat. Samtempe, en la programero vi povos koni la utiligon de nuklea energio kaj kiel preventi nuklean radiadon. Krome tiutage redaktoro Lina havos novan informon el Esperantujo, nome, ĉeĥa vikipedio estis fondita per Esperanto.
Marde, la 22-an de marto, en la programo Tra la Mondo, ni kune atentos la situacion pri la tertremo en Yingjiang, Yunnan. Poste ni unue vizitos Lasaon por sperti la vivon de tieaj tibenanoj; due ni konigos novan dancteatraĵon <Milmana Avalokiteŝvaro>, komponitan de reĝisoro Zhang Jigang kaj prezentitan de Ĉina Handikapula Ensemblo. Krome redaktoro Lina tiutage alportos freŝan informon el Esperantujo, nome, sinjoro Cyrille Hurstel el Francio faris rektan interpretadon el la angla al Esperanto por prelego: “Jarcento de defioj” en franca Strasburga Universitato.
Kiam ni ne scias, kio estas “feliĉo”, kaj kiam ni ne komprenas la celon de nia vivo, kiel ni povas trovi la vojon al nia feliĉo? Merkrede, la 23-an de marto, Xiaoxiong prezentos al vi koncepton pri feliĉo. Konstruado de loĝdomoj, medicina servo, reformado de eduko, ktp, estas metitaj en ĉi-jaran ĉefan celon de la registara laboro. Dum la strebado por la sekureco kaj feliĉo oni povas trovi pli konkretan direkton kaj celon. Bonvole aǔskultu! Krome, redaktoro Lina kondukos vin al la strasburga klubo de Esperanto, fondita en 1907 kiel loka asocio de la tiama germana imperio, spite al nuna aparteneco al Francio.
Komence de marto, ĉina aŭtoritata instituto pri dombiena industrio, ĉina instituto de indicoj, publikigis raporton dirante, ke en februaro la meznombra prezo de loĝdomoj en 100 ĉinaj urboj estas po 8 686 juanoj por kvadrata metro, pli multe je 0,48% ol tiu en la sama periodo de la jaro 2010. La pliiĝanta domprezo estas atentata de ĉinoj. Do, en la venonta ĵaŭdo, 24-an de marto, bonvole aŭskultu raporton “Ĉina registaro alprenis rimedojn por bremsi domprezon”. Krome, redaktoro Lina turnos vian atenton al la unua numero de Kontakto, revuo de TEJO, prezentita de la nova redaktoro Rogener Pavinski.
Vendrede, la 25-an de marto, laŭ opinion de redaktoro Pluveta feliĉo estas kolorriĉa kaj en la ĉiutaga vivo feliĉo estas pli kara. Por scii, kio estas principoj de feliĉo en la ĉiutaga vivo, bonvole atentu nian tiutagan elsendon. Krome, sinjoro Rogener Pavinski, nova redaktoro de Kontakto, revuo de TEJO, akceptos intervjuon de Lina kaj eksplikos siajn novajn konceptojn kaj rimedojn por pliigi eldonkvanton de la revuo.
Karaj amikoj, menciindas, ke en nia retejo http://esperanto.cri.cn/radio/video.htm spekteblas videaj novaĵoj. Bonvole vizitu nian retejon kaj donu viajn komentojn kaj kritikojn.
Amike via,
Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia