Kie estas tiu, kiu ne havas ĉagrenon?
Kie estas tiu, kiu sin preparante al la dormo,
Havus la rajton diri:
Jen tago, kiun mi pasigis sen malĝojo?
Kie estas homo, kiu,
Kuŝiĝante en la tombon,
Povus diri: mia vivo pasis sen doloro kaj timo,
Kiel serena tago apud jordano!
Sed kiel multenombraj estas tiuj,
Kiuj ĉiutage surverŝas sian panon per larmoj
Kaj kies domo estas plena de sopiroj!作者: anniespera 时间: 2011-6-7 10:01
serena: ①宁静的,晴朗的,爽朗的,无干扰的 ②〈转〉(指人)安详的,泰然的,从容的
Jordano: 【地】约旦河
surverŝi: (tr) 浇上,淋上作者: anniespera 时间: 2011-6-7 10:01
La ploro estas la unua voĉo de l' homo sur ĉi tiu tero,
Kaj la ĝemo lia lasta adiaŭo.
Plena de malĝojo li eniras en la vivon,
Plena de bedaŭro li malleviĝas al la loko de l' ripozo,
Kaj neniu demandos lin, kie li volus resti.
Kie estas tiu, kiu neniam sentis la maldolĉecon de l' ekzistado?
Ĉu tio estas la infano,
Kies patrinon forrabis la morto,
Aŭ suĉulo ĉe la mamo,
Kiun la malsato sekigis,
Antaŭ kiam ĝi almetis sian buŝeton?作者: anniespera 时间: 2011-6-7 10:01
suĉi: (tr) ①吸,吮,咂,嗍,含 ②吸取,抽取作者: anniespera 时间: 2011-6-7 10:02
Kie estas la homo sen maltrankvilo en la animo?
Ĉu tio estas la ĉasisto,
Kiu persekutas rapidan kapreolinon,
Kaj renkontas sur sia vojo leonon, kiu ridas la sagon?
Ĉu tio estas la militisto, kiu,
Laciĝante marŝas al la gloro,
Renkontas arbaron da akraj lancoj kaj glavoj, soifantaj sangon?
Ĉu tio estas la granda reĝo,
Kiu per sendorma okulo observas la armeojn de la potencaj najbaroj,
Kaj per la orelo kaptas la murmureton de la kurteno,
Timante, ke en lia propra tendo lin faligos la perfido?作者: anniespera 时间: 2011-6-7 10:03
persekuti: (tr) ①追逼,逼逐,困扰 ②迫害,残害 ③【法】起诉,诉究
kapreolino: 【动】雌狍子
gloro: ①光荣,荣誉 ②(= glorkrono)【圣】(神像头上的或神身周围的)光环,光圈,光轮 ③光荣的人或事
lanco: ①(骑兵使用的)长矛 ②似矛的工具
glavo: ①(短柄)刀,剑 ②〈转〉武器作者: anniespera 时间: 2011-6-7 10:04
Kaj tial la koro de l' homo
En ĉiu loko kaj en ĉiu horo
Estas plenplena de malĝojo.
En la dezerto lin minacas la leono kaj skorpio,
En la kavernoj la drako,
Inter la floroj la venena serpento.
Kiam la suno brilas, la avida najbaro meditas,
Kiel ŝteli lian teron,
En la nokto la ruza rabisto
Palpas la pordon de lia ĉambro.
En la infaneco li estas senpova,
En la maljuneco senforta,
En la matura aĝo ― ĉirkaŭita de l' danĝeroj,
Kiel la baleno ― de la profundaj akvoj.作者: anniespera 时间: 2011-6-7 10:04
dezerto: ①【地】沙漠 ②(《圣经》用语)(= stepo)大草原,干草原,荒原 ③荒野,荒地
skorpio: 【动】蝎属蛛形动物,蝎
drako: ①(童话里的)飞龙 ②【动】飞蜥属爬行动物,飞蜥,飞龙(一种有膜翼能滑翔的蜥蜴)
baleno: 【动】鲸(鲸鱼类通称)作者: anniespera 时间: 2011-6-7 10:04
Kaj tial, sinjoro, mia kreinto,
Al vi sin turnas la laca animo.
Vi alkondukis ĝin en ĉi tiun mondon, plenan de embuskoj,
Kaj vi fermis ĉiujn vojojn de l' trankvileco,
Esceptinte tiun, kiu kondukas al vi.
Kaj kiel la infano, kiu ne scias paŝi,
Kroĉiĝas al la vesto de l' patrino por ne fali,
Tiel la mizera homo etendas manojn al via kompato
Kaj liberiĝas de la duboj...作者: anniespera 时间: 2011-6-7 10:05
animo: ①灵魂,精神 ②【宗】心灵,精神 ⑤精神,情感 ⑥人(指个人) ⑦主要中心人物,后台人物 ⑧【机】(物体的)主要部分,核心部分
embusko: ①【军】埋伏 ②埋伏处
kroĉiĝi: [al] 钩住,挂住,缠住作者: anniespera 时间: 2011-6-7 10:13