佛学世界语社区

标题: 24. Semi rostitan sezamon [打印本页]

作者: Miaohui    时间: 2014-3-27 09:29
标题: 24. Semi rostitan sezamon
  24. Semi rostitan sezamon
  Antaŭe malsaĝulo gustumis neprilaboritan sezamon, kaj opinis, ke ĝi ne gustas bone. Poste li rostis ĝin kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li do pensis: "Mi rostos la semon antaŭ la semado. Tiel mi povos rikolti bongustan sezamon poste."
  Li rostis la sezamon kaj semis ĝin, sed la semo ne plu povis ĝermi.
  Iuj en la mondo kondutas same. Ili ne volas fari praktikadon longan kaj malfacilan por fariĝi bodisatvo, sed pensis: "Estas pli bone fariĝi arahanto por liberiĝi el la metempsikozo pli facile kaj rapide." Poste ili deziras atingi budhecon, sed ne povas sukcesi. La rostita semo ne povas ĝermi, kaj la malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj.






欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4