标题: 【?】Kiel via infano lernas pied-iri? [打印本页] 作者: anniespera 时间: 2010-5-3 22:20 标题: 【?】Kiel via infano lernas pied-iri? 【?】Kiel via infano lernas pied-iri?
Kiel via infano lernas pied-iri?
Wen Jingen
Kiel via infano lernas pied-iri?
Vi sub-tenas ĝin por ke ĝi stariĝu kaj ĝi ek-paŝas. Tuj, pum! ĝi falas sur-teren kaj oj! ĝi ek-ploras. Ŝvel-iĝo sur la kapo. Kaj poste? Ĝi ekstaras denove, kaj denove, pum! kaj, denove, oj! de-nove, ŝveliĝo sur kapo…
Kion vi faras tiam? Eble vi helpas ĝin re-stariĝi kaj lasas ĝin ree ekpaŝi kaj ree plori…
Vi ne scias en kiu horo via infano ek-iras cert-paŝe; sed vi scias, ke nun ĝi jam kuras ĉien kaj ridas!
Kiam ĝi falas kaj ploras, ĉu vi dirus al ĝi “Vi ne iru antaŭ ol vi el-lernas iri”?
Kompreneble, vi ne estas tiel mal-saĝa! Neniu patro aŭ patrino estas tiel malsaĝa. Ĉar ĉiu scias, ke infano ne povas piediri sen fali kaj plori.
Nun, se ni komparas lernadon de pied-irado kun uzo de Esperanto, ni trovas malsaĝajn instruantojn! Ĉar ili pri-ridas komencantojn kaj ofte diras al ili: “Vi parolas/skribas tiel fuŝe. Vi ne parolu/skribu/traduku antaŭ ol vi plene pov-scios la lingvon!”
Vere ridinde! Ekuzi Esperanton post plena posedo estas same kiel ekiri post ellerni pied-iri.
klar-igoj:
piedo - oni iras per piedoj
paŝo - unu-foja movo de piedoj dum ir-ado
plori - mal-ridi
ŝvelo - mal-san-eca grand-iĝo de korpo-parto
saĝa - saĝa homo pensas rapide kaj havas bonajn ideojn
fuŝe - malbone, sen-orde
posedi - havi al si ion