佛学世界语社区

标题: 七记耳光-01 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-3 22:23
标题: 七记耳光-01
七记耳光-01


    La 1a leciono
    LA TUTA LONDONO RIDAS
    Sur la unua pago de ĉiuj ĵurnaloj, grandaj kaj malgrandaj, aperas la sekvanta diklitera informo:
    Mi, la subskribinta senlabora inĝeniero, deklaras, ke sinjoron Astor Terbanks, 1a ĝeneralan prezidanton de la Unuiĝintaj Britaj Ŝtalfabrikoj, la listogvidanton de la anglaj impostpagantoj, Ia financan eksperton de la ĉiamaj registaroj, la dunginton de kvardeksepmil laboristoj, dum unu semajno komence de morgaŭ mi vangofrapos unu fojon ĉiutage antaŭ atestantoj. En tio povos min malhelpi nek ĉiela, nek tera potenco. Mia celo estas, ke sinjoro Astor Terbanks bone lernu kaj laŭvalore taksu la gravecon de la numero sep.
    William Tenson MacPhab.
    Nun la tuta Londono bolas. Ĉu en oficejo, ĉu en la kinejo. ĉu en kafejo. ĉu en hotelo, oni parolas pri ĝi.
    Ne nur maljunaj, lacaj uloj, sed ankaŭ naivaj, petolaj knaboj interesiĝas pri ĝi; ne nur senokupaj dandoj, koketulinoj, sed ankaŭ seriozaj, pedantaj homoj turnas sian atenton al ĝi.
    Ĉiujn vortojn el la deklaro oni povas parkere eldiri, Ĝi maldormigas la pensemajn, nervozigas la sentemajn, maltrankviligas la seriozajn, tiklas la scivolajn...
    Vangofrapi la potencan ŝtalreĝon? Kaj tiom pli, en ĉiu tago de unu semajno? Ĉu ne iom tro?...ĉu tio ne estas pli ol fantazio aŭ fanfarono aŭ galimatio?
    Nenio mankas al la ŝtalreĝo, nek mono nek nomo nek potenco. Grego da gardistoj, armeo da detektivoj...
    Sed vi, senlabora junulo, havanta nek forton nek monon.
    Neeble! Neniel eble!
    Tio estas nura fanfarono, por famigi sin, por altiri la publikan atenton,
    Tio estas pura aŭdaco, por mistifiki la kredeman, pekeman mondon.
    Tio estas nenio alia ol frenezo, jes, frenezo, Nur frenezulo povas tioa fari... kaj la gazetaro, tiel stulta kaj blinda, ke tia sensenca galimatio aperis!
    Sed la tuta Londono amuziĝas de tio. La tuta Londono ridas. Kaj plej forte, plej arnuziĝe ridas tiu homo, nomata Astor Terbanks, kaj lia filino...




欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4