佛学世界语社区

标题: 七记耳光 -02 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-3 22:23
标题: 七记耳光 -02
七记耳光 -02


    La 2a ieciono

    LA ĴURNALISTO

    La ĵurnaloj sendas siajn plej lertajn kunlaborantojn por intervjui junulon nomatan MacPhab, sed la misteran junulon estas neeble trovi. La ĵurnalo Age sendas tiun sian kunlaboranton, pri kiu estas la proverbo, ke li povas eniri eĉ la reĝan palacon, se tion li volas.
    Wennington-Laskett sukcesas eniri Terbanks House, sed li parolas nur kun Maisie Terbanks.
    Nu, Ŝi akceptas sinjoron Wennington-Laskett de la ĵurnalo Age. Laskett apartenas al la plej nova tipo de ĵurnalistoj. li ne konas la uzadon de la krajono kaj papero. sed li havas bonan memoron kaj parolemon.
    Li sidiĝas kontraŭ Maisie, akccptas cigaredon kaj diras.
    "Kompreneble neniu prenas serioze tiun... Kaj li faras la tutan... umon nur por rimarkigi sin."
    "Jen sinjoro Laskett, hieraŭ li iel sukcesis iri al mia paĉjo kaj petis de li sep pundojn, sed paĉjo forpelis lin, kaj pro tio estiĝis la tuta afero.
    "Do pro tio," li klinas sin antaŭen, "via patro faros antaŭzorgojn kontraŭ la intenco de la aroganta junulo..."
    "Li eĉ ne pensas pri tio, " Maisie levas la kapon, "La ekzistanta organizo de paĉjo tute sufiĉas, ke neniu kanajlo povu proksimiĝi ai li. Kaj se tio ne pruvigus sufiĉa, tiuoka.ze ankoraŭ estas privataj detektivoj, la polico, kaj jen ankaŭ mi!"
    "Ĉu vi?" "Jes. Mi ne estas dorlotata knabino nek balreĝino. Kaj cetere. mi akiris jam la foton de tiu ulo MacPhab."
    Ŝi prenas el sia mansaketo eluzitan foton, Laskett longe rigardas ĝin,
    "Vidu," la ĵurnalisto ekparoias post longa tempo, "vi farus tre grandan servon al la ĵurnalo, se vi pruntedonus la foton por unu horo, Mi tre ŝatus se vi farus tion kaj mi povus ĝin publikigi."
    "Jen," konsentas la knabino, "mi se tiel diri, jam lernis ĝin parkere. Mi ne bezonas gin."
    Wennington-Laskett ekstaras, Ankaŭ la knabino stariĝas. ŝi diras: "Mi certas, ke tiu ulo nur minacis. Kaj mi deziras, ke tiel estu,ĉar li tre treege bedaŭros, se li provos ion ajn." "Li provos nenion." diras Laskett. Wennington-Laskett foriras el Terbanks House kun tute alia impreso. Li trankviliĝas, Estas en ordo, la afero ja serioza. Li jam timas, ke ĝi ne estos vera. Kiel grandan socian sensacion havus tiu raportserio, kiun eblus verki pri tiu ĉi afero!...




欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4