佛学世界语社区

标题: Inter mia letero kaj respondo de Stano [打印本页]

作者: harpina    时间: 2015-1-22 21:48
标题: Inter mia letero kaj respondo de Stano
Estimation redaktoro Stano Marcxek
Saluton!
       Mi estas Harpina el Kantono Cxinio, antaux unu monato esperantista amiko pruntis al mi<juna amiko> pri la n-ro 1/2014(139). Poste gxuinte mi sentas tre kontenton kaj gxojon, cxar inter enhavo kun viveco , scio kaj bongxuo tute placxas al mi, precipe: Formikoj,la mirindaj insektoj! Kaj :El mia kolora vivo,  kaj : La avina supo kaj Ekamu matematiko kaj tiel plu,,,,,,
      
     Mi profunde scias:ke kiel radaktoro estas tre malfacila labroro, Cxar ordinare leganto nur volas legi,sed ne volas skribi artikolon por revuo. Laux mi: redaktoro kun leganto bezonas farigxi reciprokon. Tio estas tro grava por revuo.  
   Bedauxrinde mi nur estas ordinara dommastrino , mia tempo malapartenas al mi,kiu bezonas varti mian nepinon.  
     
    Alie, Mi sxajne trovas erareton en la pagxo 32/juna amiko,la unua parto cxaledon, cxu estas: cxaleton?
      
    Dankon por via kontribuo por esperanto!
                                          Sincere Harpina
                                                20141220
发件人: Stano Marček<stano.marcek@gmail.com> 2014年12月21日 01:12 (星期日)
Kara Harpina,
        mi sincere ĝojas, ke la revuo Juna Amiko plaĉas al vi. Intertempe aperis ankaŭ la numeroj 2 kaj 3/2014. Se via reta poŝtkesto akceptas alkroĉaĵojn (3 kaj 3,5 MB), mi sendos ilin al vi en pdf-formato. Se ne, mi povas sendi al vi donace ankaŭ la paperajn. Tiuokaze bonvolu sendi al mi vian poŝtan adreson. Mi povas sendi al vi ankaŭ la revuojn Esperanto aktuell kaj Esperantisto Slovaka, ankaŭ tiujn mi redaktas. Antaŭe, 12 jarojn, mi redaktis la revuon Esperanto de UEA.
   Vi skribis, ke vi havas nepinon. Ankaŭ mi havas genepojn, 4-jaran nepinon Amelia kaj 2-jaran nepon Marko. Tre ĉarmaj infanoj. Ili estas gefiloj de mia filino Linda, kiu ilustris mian lernolibron Esperanto per rekta metodo. Ĝi aperis en 34 lingvoj, inkluzive de la ĉina kaj malnovĉina (por Tajvano).
        La vorto ĉaledo (ankaŭ ĉaleto) ekzistas. Laŭ PIV ĝi estas montara domo, farita el arbotrunkoj aŭ tabuloj, kun malalta tegmento kovrita per ŝindoj.
                                 Amike salutas
                                                     Stano





欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4