佛学世界语社区

标题: Malĉastulino kaj Ŝia Edzo--百喻经004 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-4 10:26
标题: Malĉastulino kaj Ŝia Edzo--百喻经004
4. Malĉastulino kaj Ŝia Edzo

  Iam estis malsaĝulo, kiu amegis sian edzinon. Lia edzino estis ĉarma, sed malĉasta. Dum ŝia kontakto kun aliaj viroj, ŝin regis arda pasio. Ŝi volis forlasi sian propran edzon kaj sin ĵeti en la sinon de alia viro. Ŝi do ŝtele diris al maljunulino: &quotost mia foriro vi trovu virinan kadavron, metu ĝin en nian ĉambron, kaj diru al mia edzo, ke mi mortis." Dum foresto de la malsaĝulo, la maljunulino metis virinan kadavron en lian ĉambron, kaj poste diris al li: "Via edzino mortis." Rigardinte la kadavron, la edzo vere kredis tion. Li do ploregis korŝire. Per multaj lignoj kaj oleo li cindrigis la kadavron, ensakigis la cindron kaj tenis ĝin en sia sino tagnokte. Nelonge poste, la edzino tediĝis pri la kromedzo, kaj revenis al sia antaŭa hejmo. Ŝi diris al la edzo: "Mi estas via edzino." La edzo respondis: "Mia kara edzino jam forpasis. Kiu estas vi, ke vi eĉ aŭdacas pretendi vin kiel mian karulinon!" Malgraŭ la eksplikado de la edzino, la malsaĝulo neniel kredis, ke ŝi vere estas lia edzino.


生词:

malĉastulino(mal·ĉast·ul·in·o ← ĉast·a) 淫妇, 妓女
ĉasta(ĉast·a) 贞洁的
ĉarma(ĉarm·a) 迷人的
kontakto(kontakt·o) 接触
regi(reg·i) 管控, 管制, 控制
arda(ard·a ← ard·i) 燃烧的,热情的
pasio(pasi·o) 热情,热心
forlasi(for·las·i ← las·i) 放开,放弃;断送
propra(propr·a)  自己的,个人的
ĵeti(ĵet·i) ,, ,
sino(sin·o) 胸怀,心怀,胎怀; 事物的中心
ŝtele(ŝtel·e ← ŝtel·i) 偷偷摸摸地
foriro(for·ir·o ← ir·i) 离开
kadavro(kadavr·o)
morti(mort·i)
foresto (for·est·o ← est·i) 不在, 缺席
kredi(kred·i) 相信
ploregi(plor·eg·i ← plor·i) 痛哭
koro(kor·o) ,心脏
ŝiri(ŝir·i)
ligno(lign·o) ,
oleo(ole·o)
cindrigi(cindr·ig·i ← cindr·o) 火化
cindro(cindr·o) 灰烬
ensakigi(en·sak·ig·i ← sak·o) 入袋
tag·nokt·e   tago(tag·o)-- 日子, 白天, 一天
nokto (nokt·o)-- 夜晚
tediĝi(ted·iĝ·i ← ted·i) 觉得乏味,感到无聊
kromedzo(krom·edz·o ← edz·o) 契兄, 情夫
forpasi(for·pas·i ← pas·i) 逝去
aŭdaci(aŭdac·i ← aŭdac·a) 大胆, 放肆
karulino(kar·ul·in·o ← kar·a) 亲爱的()
ekspliko(eksplik·o ← eksplik·i) 解说





欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4