Mi esperas ke vi cxiuj bone fartas kaj ke 2016 estos bona al vi cxiuj!
La plejmulto de vi memoros ke mi montris instruilon en Hainan kiu ebligas ke neEsperantistoj instruu Esperanton kiel simpla multkultura lingvo en (baz)lernejoj. (Gxi estas prezentita cxi tie: Talking to the Whole Wide World )
Danke al la sindonema laboro de kapablaj Esperantistoj, nun la rimedo estas tradukita en la Franca kaj Portugala kaj pli ol cent lernejoj en Kongolando provuzas gxin, kaj malpli en aliaj landoj.
La rimedo estas ankaux tradukita Esperantlingven, de Hazel Green kaj Sandra Connors kaj kontrolita de Renato Corsetti kaj Peter Weide, ne por instruistoj sed por tradukistoj kiuj ne regas la Anglan.
Mi kredas ke la plej grava traduko kaj uzo estos la Cxina cxar Cxinoj kaj Anglalingvanoj volas komuniki sed ne facile povas. Se Auxstraliaj infanoj povus komuniki kun Cxinaj infanoj per Esperanto, Auxstralianoj gxenerale taksus la lingvon ege pli serioze.
Do nun ni sercxas Cxinajn tradukistojn kaj aliaj kiu interesigxas pri cxi tiu projekto: la tradukado, presado (papere aux alie), kaj enkonduko en lernejoj.
Se vi interesigxas, mi gxojos ricevi mesagxon de vi. Invitu konatulojn se vi povas kaj volas.
Samideane kaj amike,
Penny (Peni) Vos
Email:CEO@mondeto.com
Phone:+612 6493 2992
Mobile:+61 4 2917 0739
Skype: Penelope Vos www.mondeto.com
Education for Global Citizenship