Vidinte tion, la riĉa homo neniel komprenis, kion faras la metiistoj. Li demandis ilin: "Kian domon vi konstruas?" Ili respondis: "La trietaĝan." La riĉulo diris: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la plej supran." Ili respondis: "Tio ne eblas. Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la dua?" La malsaĝulo ordonis obstine: "Mi ne volas la malsuprajn etaĝojn. Vi devas konstrui nur la supran por mi!" Aŭdinte la respondon, ĉiuj metiistoj mokis lin kun rido: "Kiu en la mondo kapablas konstrui la suprajn etaĝojn sen la malsupraj!"
生词:
konstruigi (konstru·ig·i ← konstru·i) 使建造
senscia (sen·sci·a ← sci·i) 无知的
vasta (vast·a) 广大,广阔,广泛; 宏大,广博; [语]开口
senprokraste (sen·prokrast·e ← prokrast·i) 未延迟地
metiisto (meti·ist·o ← meti·o) 艺匠
metio (meti·o) 行业,手艺
konsenti (konsent·i) 同意,答应,允诺,同意给予
mezuri (mezur·i) 量,计量
sidejo (sid·ej·o ← sid·i) 座位, 坐席
masoni (mason·i) 砌筑
briko (brik·o) 砖块
obstina (obstin·a) 顽固的
kapabli (kapabl·i ← kapabl·a) 有能力, 能夠