佛学世界语社区

标题: Serĉadi la Perditan Bovlon--百喻经019 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-4 11:32
标题: Serĉadi la Perditan Bovlon--百喻经019
19. Serĉadi la Perditan Bovlon


  Iam antaŭe, dum iu veturis sur la maro, li senatente faligis sian arĝentan bovlon en akvon. Li pensis: "Mi faru signon sur la akvon kaj forlasu la bovlon tie. Poste mi revenu por ĝin retrovi." Post du monatoj li venis en la regionon de Sri-Lankao kaj aliaj regnoj. Kiam li vidis riveron, li tuj enakviĝis por serĉi la perditan bovlon. Oni demandis: "Kion vi faras?" Li respondis: "Mi perdis arĝentan bovlon, kaj volas ĝin retrovi." Oni demandis: "Kie vi ĝin perdis?" Li respondis: "En la loko de kie mi ĵus ekveturis." Oni demandis: "Kiam vi ĝin perdis?" Li respondis: "Antaŭ du monatoj." Oni diris: "Antaŭ du monatoj! Kiel vi povos retrovi ĝin ĉi tie!" Li respondis: "Kiam mi faligis la bovlon, mi faris signon sur la akvon. Ĉi tie la akvo estas sama kiel tiu, kiun mi signis, do mi serĉas ĝin ĉi tie." Oni diris: "Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis la bovlon en alia loko. Nun vi serĉas ĝin ĉi tie. Kiel vi povos ĝin retrovi?" Do ili ĉiuj priridis lin.

生词:

perdi (perd·i) 失去
perdita (perd·it·a ← perd·i) 失去的
veturi (vetur·i) 乘行, (/, ), (, );行驶
atenta (atent·a) 注意的
arĝenta (arĝent·a ← arĝent·o) 银的
signo (sign·o) 记号
regno (regn·o) 王国, 国家,区界







欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4