佛学世界语社区

标题: Klopodo por Plej Valora Vestaĵo --百喻经029  [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-4 11:42
标题: Klopodo por Plej Valora Vestaĵo --百喻经029 
29. Klopodo por Plej Valora Vestaĵo  


  Iam antaŭe, malriĉulo vivis en mizero, kaj tenis sian vivon nur per laborado por la aliaj. Oni donis al li malnovan vestaĵon, kaj per ĝi li sin vestis. Kiam iu vidis tion, li diris al la malriĉulo: "Vi ja naskiĝis el nobela klaso kaj prestiĝa familio. Kiel vi povas surporti tiel malnovan vestaĵon? Mi instruu al vi, kiel vi havigu al vi la plej valoran. Vi devas agi laŭ mia instruo. Mi ne trompas vin." La malriĉulo ekĝojis, kaj promesis lin obei. La viro do bruligis fajron antaŭ ili, kaj ordonis: "Demetu vian vestaĵon, kaj ĵetu ĝin en la fajron. Vi trovos el cindro la plej valoran vestaĵon, donacitan de la reĝo." La malriĉulo vere tiel agis laŭ la propono. Poste li serĉadis la deziratan vestaĵon en la cindro, sed trovis nenion.

生词:

klopodo (klopod·o ← klopod·i) 尽力,费心
klaso (klas·o) 班级,等级
prestiĝa (prestiĝ·a ← prestiĝ·o) 尊荣的, 威望的
agi (ag·i) 活动,行动,行为
trompi (tromp·i) 欺骗
promesi (promes·i) 承诺
deziri (dezir·i) 愿意, 欲求, 想望,愿望







欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4