佛学世界语社区

标题: Mallongigi la Vojon--百喻经034   [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-4 11:55
标题: Mallongigi la Vojon--百喻经034  
34. Mallongigi la Vojon  


  Iam antaŭe, iu vilaĝo distancis al la ĉefurbo je kvin joŝanoj*. En la vilaĝo troviĝis dolĉa fonto. La reĝo ordonis la vilaĝanojn porti dolĉan akvon ĉiutage al li. Lacigite de tio, ĉiuj vilaĝanoj volis fuĝi aliloken por sin teni malproksima de la vilaĝo. Tiam la vilaĝestro diris al ili: "Ne foriru. Mi petu la reĝon ŝanĝi la distancon de kvin joŝanoj al tri por mallongigi la vojon kaj senlacigi vin ĉiujn." Poste, li iris al la reĝo por peti la favoron. La reĝo konsentis, kaj vere ŝanĝis la kvin joŝanojn al tri. Informiĝinte pri tio, la vilaĝanoj ĝojegis. Iu alia diris al ili: "La vojo longas ankoraŭ kvin joŝanojn, kaj neniom malplilongiĝis." Sed neniu el la vilaĝanoj volis forfuĝi plue pro kredo al la reĝo, malgraŭ la vero.

  *joŝanoj: hinda longunuo, dudek, dudek kvin aŭ tridek kilometroj, laŭ diversaj onidiroj.

生词:

vilaĝo (vilaĝ·o) 村庄
distanci (distanc·i ← distanc·o) 相距
ĉefurbo (ĉef·urb·o ← urb·o) 首都
fuĝi (fuĝ·i) ,
vilaĝestro (vilaĝ·estr·o ← vilaĝ·o) 村长,里长
ŝanĝi (ŝanĝ·i) 改变,变更;调换,转变,变换
kredo (kred·o ← kred·i) 信仰, 相信
onidiro (oni·dir·o ← dir·i) 谣传,据说







欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4