佛学世界语社区

标题: Gardi Pordon--百喻经045 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-4 12:08
标题: Gardi Pordon--百喻经045
45. Gardi Pordon


  Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen, kaj ĉe la forlaso li ordonis la serviston: "Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron." Post la forlaso de la mastro, vaganta muzikisto ludis muzikon en la najbara domo. La servisto volegis aŭskulti, kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Li do ligis la pordon sur la azenon per la ŝnuro, kaj kondukis la azenon al la ludejo por muziko.

  Post forlaso de la servisto, ŝtelisto priŝtelis la domon kaj forprenis trezoron. Kiam la mastro revenis, li demandis la serviston: "Kie estas la trezoro?" La servisto respondis: "Vi nur ordonis min gardi la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion krom tio." La mastro do kulpigis lin: "Mi ordonis vin gardi la pordon nur por la trezoro. Nun la trezoro jam perdiĝis, do por kio mi ankoraŭ bezonas la pordon?"

生词:

gardi (gard·i) 保卫,保护
pordo (pord·o)
ĉe 在(表时间)
servisto (serv·ist·o ← serv·i)服务生,服务员
ŝnuro (ŝnur·o) 绳子
vagi (vag·i) 流浪,漫游
muzikisto (muzik·ist·o ← muzik·o),音乐家,音乐人
najbara (najbar·a ← najbar·o)邻近的
kulpigi (kulp·ig·i ← kulp·a) 怪罪, 控告
kulpa (kulp·a) 犯错的







欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4