佛学世界语社区

标题: Teruriĝo pro la Kostumo de Demono--百喻经063 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-4 17:34
标题: Teruriĝo pro la Kostumo de Demono--百喻经063
63. Teruriĝo pro la Kostumo de Demono


  Iam vivis pluraj aktoroj. Ili kune vojaĝis al alia loko por sin savi de la serioza malsatego. Kiam ili preteriris montaron, en kiu onidire loĝas demonoj ferocaj kaj sangavidaj, ili devis halti por tranokti. La aktoroj bruligis fajron, kaj kuŝiĝis ĉe ĝi por forpeli froston. Tiam iu el ili sentis malvarmon, li do sin vestis per teatra kostumo, per kiu oni rolas hommanĝan demonon, kaj sidiĝis ĉe la fajro por sin varmigi. Iu alia vekiĝis, kaj tuj teruriĝis kiam li vidis iun en demona kostumo. Anstataŭ atente pririgardi la vidaĵon, li forkuris senprokraste pro timego. Tio vekis la aliajn, kaj ili ĉiuj forkuregis, lin sekvante. La aktoro en la teatra kostumo ankaŭ teruriĝis de tio, kaj ekkuris post siaj kamaradoj. Vidante lin, la aliaj opiniis, ke la demono postkuras por kapti ilin, do ili des pli teruriĝis. Ili kuregis senĉese preter montoj, tra riveroj, kaj trans kanaloj. Ilia korpo vundiĝis, kaj ili elĉerpiĝis morte. Nur je la tagiĝo ili komprenis, ke postkuris ilin ne la hommanĝa demono, sed vivanta homo.

生词:

kostumo (kostum·o) 服装
pluraj (plur·aj) 多的
aktoro (aktor·o)演员
savi (sav·i) 救援, 救助, 保全
serioza (serioz·a)严肃,庄重,认真,严重
malsatego (mal·sat·eg·o ← sat·a)饥荒
preteriri (preter·ir·i ← ir·i)走过,经过
montaro (mont·ar·o ← mont·o)山脉, 群山
feroca (feroc·a) 猛的
sangavida (sang·avid·a ← avid·a) 渴血的, 嗜血的
halti (halt·i) 停止
tranokti (tra·nokt·i ← nokt·o)过夜
forpeli (for·pel·i ← pel·i)驱离
frosto (frost·o)
teatra (teatr·a ← teatr·o)戏剧的
roli (rol·i ← rol·o) 任...角色
vekiĝi (vek·iĝ·i ← vek·i) 醒,醒来
kanalo (kanal·o)运河
elĉerpiĝi (el·ĉerp·iĝ·i ← ĉerp·i)耗尽








欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4