佛学世界语社区

标题: Reciti Stirmetodon--百喻经066 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-4 17:39
标题: Reciti Stirmetodon--百喻经066
66. Reciti Stirmetodon


  Iam estis filo de prestiĝa riĉulo. Li iris al la maro kun multaj komercistoj por serĉi trezorojn. Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de la ŝipo kaj sciis bone, kiel oni stiru, direktu aŭ haltigu la ŝipon en la kirlaĵoj aŭ ondegoj sur la maro. Do li fanfaronis al la aliaj: "Mi bone scias surmaran stirmetodon." Aŭdinte tion, ĉiuj lin kredis.

  Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo mortis de malsano, do la filo de la prestiĝulo fariĝis nova stiristo por lin anstataŭigi. Kiam la ŝipo venis en la kirlaĵon, la nova stiristo recitis laŭte: "Oni devas tiel stiri, kaj tiel direkti la ŝipon." Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo, kaj neniom povis moviĝi. Do antaŭ ol la komercistoj atingis la trezorejon, ili ĉiuj dronis kune kun la ŝipo.

生词:

reciti (recit·i)暗诵,吟咏
stiri (stir·i)驾驶
prestiĝa (prestiĝ·a ← prestiĝ·o)尊荣的, 威望的
parkere (parker·e)记住
parkere reciti默记
direkti (direkt·i ← direkt·o)主导,监管,领导
kirli (kirl·i)
kirlaĵoj漩涡
ondego (ond·eg·o ← ond·o) 大浪
fanfaroni (fanfaron·i)夸言
droni (dron·i)溺毙







欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4