佛学世界语社区

标题: Mensogo pri la Ĉevalo --百喻经073 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-4 17:46
标题: Mensogo pri la Ĉevalo --百喻经073
73. Mensogo pri la Ĉevalo


  Iam malkuraĝulo partoprenis en milito sur la nigra ĉevalo kune kun aliaj batalantoj. Sed dum la milito li ektimis, kaj ne aŭdacis batali plue. Li do ŝmiris sian vizaĝon per malpuraĵo, kuŝiĝis inter kadavroj kaj sin ŝajnigis morta. Lia ĉevalo estis forkondukita de iu alia. Kiam la batalantoj foriris, li volis reveni hejmen. Li do detranĉis la voston de blanka ĉevalo, kaj portis ĝin kune kun si.

  Kiam li revenis, oni demandis al li: "Kie estas via ĉevalo? Pro kio vi revenis sola?" Li respondis: "Mia ĉevalo jam mortis, kaj mi alportis nur ĝian voston." Oni demandis: "Via ĉevalo ja estis nigra, do pro kio ĝia vosto estas blanka?" Li povis respondi nenion kontraŭ tio. Oni do mokis lin pro lia malkuraĝo.

生词:
mensogo(mensog·o ← mensog·i)谎话
milito(milit·o ← milit·i)战事
malkuraĝulo(mal·kuraĝ·ul·o ← kuraĝ·a)胆小鬼
batalanto(batal·ant·o ← batal·i)战士
malpuraĵo(mal·pur·aĵ·o ← pur·a)尘垢, 垃圾
kuŝiĝi(kuŝ·iĝ·i ← kuŝ·i) 躺下
ŝajnigi(ŝajn·ig·i ← ŝajn·i)假装,佯装
vosto(vost·o)
alporti(al·port·i ← port·i)取来
kontraŭ反对,对抗
  










欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4