佛学世界语社区

标题: Klistero --百喻经080 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-5 17:19
标题: Klistero --百喻经080
80. Klistero


  Iam iu suferis de interna malsano kaj konsultis kuraciston. La kuracisto diris, ke li devas kuraci lin per klistero. Dirinte, li ekpreparis la medicinaĵon kaj klisterilojn por la malsanulo.

  Sed antaŭ ol la kuracisto revenis, la malsanulo englutis la preparitan medicinaĵon. Pro tio lia ventro ŝveliĝis, kaj suferigis lin multe. Li neniel povis elporti tion plue.

  Reveninte, la kuracisto miris, kaj demandis al la malsanulo: "Kio okazas al vi? "La malsanulo respondis: "Mi englutis la medicinaĵon por klistero, kaj suferas de tio neelporteble."

  La kuracisto riproĉis lin: "Vere malsaĝa vi estas! Vi tute ne scias, kiel oni prenu ĝin." Li ordonis la malsanulon preni alian medicinaĵon senprokraste. Iom poste, la malsanulo resaniĝis post vomado.

生词:

klistero (klister·o)灌肠剂
konsulti (konsult·i)请教
engluti (en·glut·i ← glut·i) 吞入
ŝveli (ŝvel·i)肿胀
elporti (el·port·i ← port·i) 忍受;带出去
vomado (vom·ad·o ← vom·i)呕吐







欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4