佛学世界语社区

标题: Semi Tritikon--百喻经082 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-5 17:23
标题: Semi Tritikon--百喻经082
82. Semi Tritikon


  Iam kamparano iris al alies kampo. Vidinte, ke tritiko kreskas tre bone, li demandis ĝian mastron: "Kiamaniere vi plantis la tritikon tiel bone?"

  La mastro respondis: "Mi ebenigis la kampon kaj aldonis sterkon antaŭ la semado. Pro tio la tritiko kreskas bone." La kamparano ekagis laŭ la instruo. Ebeniginte kaj sterkinte la kampon, li pretis semi. Tiam li ektimis, ke li tretus la kampon malmola kaj pro tio la tritiko ne kreskus bone. Li do elpensis metodon: "Estus pli bone, ke mi semu tritikon sidante sur lito portata de aliuloj."

  Li do dungis kvar virojn por tio. La viroj tenis la liton respektive je ĝia piedo, kaj li semis sidante sur ĝi. Sed la kampo des pli malmoliĝis sub tretado de la kvar viroj. Oni priridis lin pro tio.

生词:

tritiko (tritik·o)小麦
ebenigi (eben·ig·i ← eben·a) 弄平
aldoni (al·don·i ← don·i) 加, 增加
sterko (sterk·o) 肥料
treti (tret·i)脚踩,践踏
malmola (mal·mol·a ← mol·a) 硬的
kreski (kresk·i)生长
dungi (dung·i) 雇用
respektive (respektiv·e ← respektiv·a)各别的







欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4