标题: "Doloro nur pro la okuloj"--百喻经085 [打印本页] 作者: anniespera 时间: 2010-5-5 17:28 标题: "Doloro nur pro la okuloj"--百喻经085
85. "Doloro nur pro la okuloj"
Iam antaŭe, virino suferis de okuldoloro. Ŝia konatino demandis ŝin: "Ĉu vi suferas de okuldoloro?" La suferantino respondis: "Jes, mi suferas de okuldoloro." La konatino diris: "Oni havas okulojn. Ili certe doloras. Kvankam mi ankoraŭ ne eksuferas de okuldoloro, mi volas elfosi ilin por eviti la eventualan doloron." La aliaj admonis ŝin: "Se vi havas okulojn, ili jen doloras jen ne; se vi perdus la okulojn, vi suferos de doloro dum la tuta vivo."