佛学世界语社区

标题:  Postskribo pri la Esperanta Traduko [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-5 17:45
标题:  Postskribo pri la Esperanta Traduko
 Postskribo pri la Esperanta Traduko



  Antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj mi memlernis Esperanton kaj ekprovis esperantigi tiun ĉi rakontaron por helpi esperantajn samideanojn en lernado de budhisma literaturo. Parto de la traduko serie publikiĝis en La Monato, la bulteno de ĈEA. Sed poste, mia memlernado de fremdaj lingvoj ĉesis. Antaŭ kelkaj jaroj mi denove eklernis Esperanton kaj trovis tiun ĉi manuskripton en la materialoj senditaj de mia patro al mi. Do mi faris iom da korektado kaj ekpublikigis ĝin en la interreton. Tuj post tio, mi ricevis retmesaĝon el litova samideano, al kiu interesas Esperanto kaj budhismo. Li afable faris iom da korektado por mi, sed bedaŭrinde, ni perdis la kontakton pro lia forvojaĝo al eksterlando kaj krome, akcidento okazis al mia komputero, ke mi perdis la detalan informon pri nia kontakto.

  Poste, min helpis fervore multaj instruistoj kaj samideanoj en kaj ekster Ĉinio. Ili estas samideano Wen Jingen el Ĉinio, samideano Yamaguti Sin'iti (sekretario de BLE, kaj prezidento de JBLE) el Japanio, samideano Michel Fontaine el Francio, samideano Augusto Casquero el Hispanio kaj aliaj samideanoj konataj aŭ ne konataj. Samideano Zhao Jianping afable voĉlegis la tutan tekston kaj sonregistris por mi. Pro helpo de budhana samideano Gao Zhicheng, la rakontoj estas ilustritaj de la lernantoj en la 2006-a movbilda klaso de Shaoxing-a profesia lernejo. La teksto kaj sonregistraĵo plaĉas al ĉiuj samideanoj, do ni speciale faris kaj donacis pli ol dumil diskoj en- kaj eksterlande.

  Ĉifoje, ni eldonas la tradukon kun ĉina originalo por prezenti budhisman literaturon al samideanoj esperantaj kaj prezenti la facilecon kaj utilecon de Esperanto al samideanoj budhanaj.

  Ni eldonos la esperantigitajn librojn sinsekve dum nia plua tradukado. Ni esprimas nian elkoran dankon al ĉiuj helpantoj por la tradukado kaj eldonado, kaj ankaŭ sincere bondeziras, ke ĉio iru bona al ili. Samtempe ni petas pluan helpon kaj kontribuon por nia posta laboro.









欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4