“Naturmedia Konscienco” kun Marcia Soares de Castro
“自然界的良心”
Marcia Soares de Castro 主持
宗文师翻译
动物们受的苦难
Estas ekzerco de potenco ni konsenti, ke bestoj estas simplajmaŝinoj, aŭtomatigitaj; kiuj ne pensas, ne cerbumas kaj agas nur perinstinkto, ke ni do povas ilin uzi laŭ nia plezuro.
La fakto estas ne akcepti tiun dimension nomata menso, psikismo,animo en la bestoj. Temas pri la sama mekanismo de la ekzerco depotenco, kiun oni uzis rilate al la sklavoj en la epoko de la sklavecotie ĉi en Brazilo, antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj. Mi ne scias kiel la eklezio,la pastraro kaj aliaj religiaj institucioj kunvivis kun tio, akceptantela supozon, ke la sklavoj ne havis animojn. Estis strategio por ekzercode potenco.
Porkoj estas bestoj sentemaj, inteligentaj, sociaj, amuzaj. Plaĉasal ili vivi en familio kaj ili estas tre bonaj bestoj por akompano, ĉarili estas amemaj, ankaŭ tre scivolaj. Jam en la industria produktado,la porkinoj restas en ejoj tiel malgrandaj, ke ili ne sukcesas moviĝi,nur povas kuŝi kaj leviĝi. La porkidoj estas kastrataj por ilin grasigi, kaj nekredeble tio oni faras fridsange.
La trouzo de potenco estas tio, kion ni daŭre faras ankaŭ kun lalaktodonaj bovinoj. Ĉar la bovino kiel la virino, produktas lakton nurĉar generis idon. Por ke vi povu trinki tiun lakton, ĝi bezonaskonstante esti graveda kaj ĝiaj idoj estu malproksimaj por ne mamsuĉi.En la industria proceso de melkado, la bovinoj devas produkti 10 oblepli da lakto ol ili normale produktus kaj tio provokas dolorojn kajinflamon en iliaj mamoj. La homo estas la sola mamulo, kiu ankoraŭmamas estante jam adolto.
Inter bovinoj, la bovidoj viraj eble estas tiuj, kiuj plej multesuferas . Ili ne havas komercan valoron, ĉar ne povas naski, nek donilakton. Ili estas forlasataj post naskiĝo, aŭ vendataj por malaltaprezo. Tre malbone aĉetata por produkti la bovidaĵon nomata “babybeef”,kiu estas la viando de viraj bovidoj, kiu ankoraŭ mamas. Ili estasarestataj vivi en mallumo, nutrataj nur de lakto. Ili restas ligataj alkolĉeno tre mallonga por ke ili ne moviĝu kaj ne kreskigu muskolojn. Laviando estas blanka ĉar la bovido anemias. Ili apenaŭ sukcesas stariĝipor iri al buĉado. La merkato de “babybeef” estas konata kiel unu elplej nemoralaj kaj abomenaj merkatoj de bestoj de la mondo. En Braziloĝi ankoraŭ estas en la komenco kaj se ni ne konsumos, ĝi ne kreskos.Krom konsumbojkoto ni povas diskonigi la suferon, kiun la brazila“vitela” aŭ “babybeef enhavas.
Ho! Bedaŭrinde ne sufiĉas manĝi bovoviandon, oni bezonas manĝinanduon, oni bezonas manĝi struton, oni bezonas manĝi ian ajn ĉasaĵon,oni serĉas diversaĵojn por manĝi. Tia industrio ofte inventas alianmanĝo-tendencon. Tio estas lukso, homa frivoleco, oni volas koniviandon diferencan ol manĝis hieraŭ, sen konscio pri sufero, dezertigo,detruado kiun tio kaŭzis. Mi trovas tion treege vanta.
Jen pro vanteco aŭ kutimo, ĉiam, kiam ni elektis mortigi por manĝi, ni kaŭzis doloron kaj suferon.
Ni kompatas, kiam hundeto mortas! Kial ni ne kompatas, kiam lakokino mortas? Se mi konversacias kun la personoj de la bieno,bienetoj, ordinare mi aŭdas, ke ili ne manĝas la viandon de la bestokiun ili zorgis. Estas la korinklino al la pacemaj bestoj, kiuj donasla nocion pri respekto.