标题: 陌生的称呼 Fremda Titolo [打印本页] 作者: anniespera 时间: 2010-5-10 18:56 标题: 陌生的称呼 Fremda Titolo 陌生的称呼 Fremda Titolo
Fremda Titolo
Liu Binbin
Antaŭ tagmeze, kiam Direktoro Wu de la Buroa Partikomitato absorbiĝis en legado de la dokumentoj dissentotaj al la subuloj en la oficejo, iu kun okulvitroj malpeze malfermis la pordon kaj enŝovis sian kapon.
"Ĉu kamarado Wu Ming estas ĉi tie? " Li demandis ĝentile.
" Ne." Direktoro Wu respondis sen levi la kapon.
"Ĉu vi bonvolas diri al mi, kien li iris? " Li demandis denove.
Direktoro Wu iom malpaĉienciĝis, "Mi ne scias."
"ardonon." Li kapsalutis pardopete kaj retiriĝis.
"Direktoro Wu stariĝis kaj fermis la pordon. Sed apenaŭ li eksidis sur la kanseĝon, oni ekfrapis je la pordo.
"Kiu? " Direktoro Wu iom koleriĝis de la frapado.
"Mi, Direktoro Wu." De la voĉtono direktoro Wu eksciis, ke tiu estas Sekretario Wang de la oficejo. Tial li aliris kaj malfermis la pordon.
"Kion fari? " Rigardante al la sekretario iom malgaje, Direktoro Wu demandis.
"Iu volas viziti vin, direktoro Wu." Diris la sekretario, subkonscie flankeniĝante.
Levinte la kapon, Direktoro Wu iom konseterniĝis. La alveninto estas neniu alia ol tiu kun okulvitroj!
"Direktoro Wu, Ĉu vi estas Kamarado Wu Ming? " La alveninto demandis ankoraŭ ĝentile.
Kamarado Wu Ming, kiu kutimas ke oni titolas lin Direktoro Wu, ekkonsciis, ke Wu Ming estas nenio alia ol sia propra nomo. Ruĝiĝinte, li povis respondi nenion ol "Jes, jes, mi nomiĝas Wu Ming."