Strange, kial tiu ĉi frandema knabino ne plu aĉetas rostitaĵon en la lastaj tagoj? Sidante en angulo, mi manĝis kaj rigardis ŝin enviciĝi por aĉeti terpomaĵon.
Antaŭ duonmonato mi vidis ŝin unufoje ĉe la giĉeto por rostitaĵo. Tiu tagmeze mi iris aĉeti rostitaĵon kaj renkontis ŝin tie. Ni ambaŭ samtempe ŝovis niajn mangaĵskatolojn tra la giĉeto, sed tie restis nur lasta porcio de la rostitaĵo. Vidante tiun bildon, ŝi hasteme ekkriis, "Al mi, al mi!" Pro tio, la vendisto donis la krommanĝaĵon al ŝi. Rigardante, ke ŝi forkuras saltetante kun la bonodora manĝaĵo en la mano, mi pretervole grumblis, "Frandemulino!"
Dum pli ol dek tagoj ĉiufoje kiam mi aĉetis rostitaĵon, ŝi ĉiam ankaŭ aĉetis. Mia antaŭjuĝo pli kaj pli profundiĝis. "Ŝi estas vere frandema."
"Hm! en la antaŭa duonmonato vi nur manĝadis rostitaĵon, sed nun pro 'ekonomia krizo' vi ekmanĝas terpomaĵon. Vi ja vere estas ne perspektivhava. "Mi transigis mian rigardon al la plafono kaj ekpensis iom ĝoje.
Pro tio ke mi ne havos lecionon ĉi-posttagmeze, mi, amatora ĵurnalisto, akcpeptis taskon: Intervjui knabinon nomiĝantan Guan Xian. Iu letero por ŝin laŭdi tiel legiĝis: "Mi alvenis el kamparo, estas la malplej aĝa en la klaso. Antaŭ duonmonato mi enhospitaliĝis en la lernejo pro malsano. Guan Xian, la tri-bona studentino en nia klaso, min prizorgis, konsolis kaj lernigis kiel pliaĝa fratino.Kaj krom tio, ŝi klopodis plibonigi mian manĝaĵon por doni al mi pli da nutraĵo. . ."
Kun granda estimo mi iris al la loĝdomo de Guan Xian. Permesite, mi enĉambriĝis. "ardonu, kiu nomiĝas Guan Xian?" "Mi," iu studentino demetis sian libron kaj ekstariĝis.
Ha! Ĉu ŝi ne estas la knabino, kiu aĉetadis rostitaĵon? Mi surprizite rigidiĝis. Subite mi ekkonsciis, ke mi miskomprenis ŝin. . .