佛学世界语社区

标题: Patrina Amo [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-10 19:11
标题: Patrina Amo
Patrina Amo



  La rakonto okazis tiam, kiam mi laboris kiel hejtisto en kujrejo de iu monarĥejo.   Tiam oni ĵus fondis monaĥejon el estinta lernejo, kiu okupis la lokon de monarĥejo antaŭe. La viva kondiĉo de la monarĥejo estis sufiĉe malbona, ke ni loĝis en kadukaj domoj kaj recitis sutron kune en klasĉambroj postlasitaj de la lernejo. Ni uzis kadukan klasĉambron kiel kuirejon, kiu apaenaŭ servas al ni por ŝirmi kontraŭ vento kaj pluvo. Sur la plafonoj estas nestoj de sciuroj, kiuj eĉ kuradis tien kaj reen por sin amuzo eĉ sentime kiam ni laboras sube.   Foje en frua mateno, ni kolektiĝis en la kuirejo por prepari tagmanĝon kiel kutime. Apenaŭ mi ekbruligis fajron kaj la ĉefkuiristo plenigis la poton per akvo, malgranda sciuro hazarde falis de la plafono rekte en la poton. La ĉefkuiristo do haste elakvigis ĝin, kaj metis ĝin sur tablon ĉe la forno. Tiam, ni ĉiuj ĉesis nian laboron kaj kolektiĝis por rigardi la sciureton, kiu estas tiel malgranda, ke ĝi apenaŭ rampas. Ĝi jam saviĝis el la poto, sed kiel oni metu ĝin en ĝian neston sur la plafono? Oni ekdiskutis. Iuj proponis, ke ni faru tion per ŝtupareto. Aliaj opiniis, ke ĝia patrino certe povos helpi ĝin hejmenreveni. La ĉefkuiristo proponis, ke ni daŭrigu la laboron, ĉar ni ne rajtis prokrasti la tempon por matenmanĝo. Do ni daŭrigis nian laboron.   Tiam aŭdiĝis voĉo de sciuro, kaj la panika sciureto iom post iom trankviliĝis, kaj respondis je la patrina voko. Do dum ilia "interparolado", mi vidis, ke granda sciuro elŝovis ĝian kapon el truo sur plafono. Baldaŭ ĝi ascentis laŭ la muro al la kuireja tablo malgraŭ timo al la homoj. Antaŭ niaj okuloj, ĝi kaptis la sciureton per buŝo kaj portante ĝin grimpis supren al la plafono. Ni rigardis silente ĝis ili malaperis en la plafonan truon.   Tio pasis plurajn jarojn, tamen ankoraŭ ofte revidiĝas en mia memoro. La sentima patrina amo vere emociigis min. Pro la amo al sia ido, la patrina sciuro forgesis la danĝeron proksimiĝi la la homoj, kaj riskas vivon por savi ĝian karan bebon el danĝero sinforgese. Ĉu niaj karaj patrinoj ne estas tiaj? Tamen kiom el ni perceptus la sinforgesan patrinan amon al ni?

miaohui




欢迎光临 佛学世界语社区 (http://www.budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4