LA SOLENA CELEBRADO EN NENGREN-TEMPLO
La solenaj celebradoj de la finkonstruiĝo de la Nengren-templo en Lianshui-gubernio de Jiangsu-provinco okazis je la 25-a de marto 2010. Samtempe al la publiko ekmontriĝis la statuoj de budhoj kaj bodhisatvoj kaj abatiĝis de majstro Shuzheng. La famaj veteranaj majstroj kaj budhanoj el Hongkong, Macau, Taiwan kaj aliaj lokoj tondis la rubandon por la malferma ceremonio de la monaĥejo kaj faris gratulajn paroladojn. Je la 24-a de marto okazis la ofera ceremonio por la budha denta relikvo, kiu estis elterigita el la subtera palaco de la Miaotong-pagodo en la Nengren-templo. En la sama tago la fama majstro Haitao el Taiwan prezidis la budhisman ceremonion solenan kaj sanktan.
Majstro Haitao predikis al la kredantoj per budhismo kaj komuna scio, kaj li ankaŭ preĝis, ke la darmo de Bodhisatvo Avalokiteŝvaro prosperu eterne por protekti mondpacon, prosperigi nian landon, feliĉigi la popolojn.
La ceremonio estas tre grandskala. Tio bone montras la reprosperecon de la ĉinaj budhismo kaj kulturo.
Budhismo estas kerno de ĉina tradicia kulturo. Mi elkore ĵuras, ke mi faru laŭeblan kontribuon por ke la ĉina budhisma kulturo disvastiĝu en la tuta mondo por pli pacigi kaj harmoniigi la mondanojn.
Ni elkore bonvenigas esperantajn geamikojn kaj budhismajn kredantojn viziti Ĉinion por kultura interŝanĝo.
Kontaktanto: Sitong
Retpoŝto: luman777@163.com
Tel: 13821487998 作者: Miaohui 时间: 2010-5-2 21:23