标题: (转帖)王崇芳之--- Demosteno另一种方式的“悬梁刺股”:古希腊大演说家Demosten [打印本页] 作者: anniespera 时间: 2010-7-3 15:45 标题: (转帖)王崇芳之--- Demosteno另一种方式的“悬梁刺股”:古希腊大演说家Demosten DEMOSTENO – LA PLAJ GRANDA GREKA ORATORO
Demosteno estis la plej granda greka oratoro. Li perdis la patron, kiam li estis apenaŭ sepjara. Foje li aŭdis oratoron kaj estis ravita per la bela parolado. Li tuj decidis ankaŭ fariĝi iam oratoro.
De tiu tago li ne plu partoprenis en la ludoj kaj dediĉis la tutan tempon al legado, skribado kaj parolado. Kiam li jam estis plenaĝa, li foje preparis belan paroladon kaj diris ĝin antaŭ popola kunveno. Sed oni fajfis lin, kaj ŝajnis, ke lia tuta penado estis vana.
Malĝoja li revenis hejmen. Amiko kuraĝigis lin al dua provo. Li laboris ankoraŭ pli diligente kaj pli flue diris la paroladon. Sed, ho ve, oni ree mokis lin.
Kaŝinte la vizaĝon en la mantelon li iris malespera hejmen. Alia aniko vizitis lin kaj montris al li la mankojn kaj erarojn de lia parolmaniero. Kiel oratoro, li havis tri ĉefajn mankojn: unue li parolis tro mallaŭte, ĉar li havis malfortan bruston; due li parolis malklare kaj kelkajn sonojn li ne povis bone elparoli, ekzemple “r”; fine li havis malbonan kutimon, ke li levis la ŝultrojn post ĉiu dirita frazo. Sed kiel forigi ĉion tion? Demosteno ne perdis la esperon.
Kion oni volas, tion oni povas. Por fortigi la bruston Demosteno suriris ĉiutage plej krutajn montojn aŭ iris al la bordo de la maro, kiam la ondoj bruegis, kaj penis per sia voĉo superi ilian muĝon. Por bone elparoli “r” kaj kelkajn aliajn sonojn li metis malgrandajn ŝtonojn sub la lango kaj tiel parolis. Por forigi la kutimon levi la ŝultrojn, li pendigis super la ŝultro glavon, kiu vundis ĝin ĉiufoje, kiam ĝi leviĝis. Fine li tondis la harojn mallongaj: li ne povis eliri kaj devis dediĉi la tutan tempon al siaj studoj. Per tiaj senĉesaj ekzercoj kaj penoj li fine fariĝis unu el la plej granda oratoro de la mondo.
(el UNUA LEGOLIBRO de Kabe)
Klarigoj:
1. Malĝoja li revenis hejmen. 他悲伤地回到家中。
“malĝoja”是状语性表语。再如:
Kŝinte la vizaĝon en la mantelon li iris malespera hejmen.
2. Kiel oratoro li havis tri ĉefajn mankojn: … 作为一个演说家他有三个主要缺点:……
句中的“kiel”作“作为”讲。
3. … li levis la ŝultrojn post ĉiu dirita frazo. 他每讲完一句话总要抬起肩膀。
4. Kion oni volas, tion oni povas. 有志者,事竟成。(直译为:要做到的事,总能做成)
5. Fine li tondis la harojn mallongaj: … 最后他们头发剪短。